Saluton! Antaŭ kelkaj tagoj mi skribis ĉe Facebook al la grupo Café Esperanto, kiu ĉiumonate en Parizo organizas esperantajn renkontiĝojn en trinkejoj. Mi petis kelkajn konsilojn por kiuj eventuale dezirus fari la samon en siaj urboj. Jen la respondo: Oho, multaj demandoj ! Mi provos respondi, rapide : Kiel estas aranĝitaj viaj rendevuoj? Unue : Elekti lokon. - Vizitu trinkejojn en centrurbo (prefere apud publik-transportilo aŭ metrostacio) - Serĉu ĉirkau via loĝo, se vi loĝas en centrurbo (estas pli facile) - Elektu unu sufiĉe grandan, sed kun ne tro forta muziko kaj ne tro multaj klientoj, speciale la tagon de la semajno ke vi celas (por ni :: la vendredo) - Petu la estron pri organizi rendevuon en sia trinkejo… Probable estos senprobleme, se li havas ne multe da klientoj… Due : Fiksi daton de la unua rendevuo… kaj de la sekvantaj - Preferu la finsemajno (vendredo, sabato), por faciligi la festo… - elektu prefere unu fiksan tagon en la monato : Ekz. La unua (aŭ la dua) vendredo de ĉiu monato Trie : Trovu amikoj aŭ/kaj aliaj esperantistoj kiuj organizos (kaj speciale komunikos) kun vi. Du personoj sufiĉas por komenci. Ĉu ĉiam en la sama loko? - Estos pli facile organizi kaj komuniki, se vi faros tiel. Mi - Sed ni ŝanĝis kelkfoje la lokon, ĉefe ĉar ni loĝos en tre granda urbo (Parizo), do la partoprenantoj preferas Ĉu estas programo aŭ ne? - Ne ĉiufoje. Foje ni planis « koncerteto » aŭ « temo de debato » aŭ « senpaga kurseto / iniciado » - Sed foje ni planis nenion, krom babili, trinki kaj malkovrigi la lingvon al kelkaj novuloj kaj scivolemuloj Kiom da homoj kutime partoprenas? - Inter 25 kaj 70. Dependis de la programo, de la dato, de nia klopodo en la komunikado Ĉu vi faras ian reklamon, krom tiu ĉe facebook? Kompreneble jes ! Estas necesega !! Unue : - Redaktu simpatian kaj belan anoncon - Sendu ĝin ie ajn kie vi povas ! Due : - (speciale la unua fojo) NEPRE kontaktu kaj invitu ĈIU esperantajn organizojn kiu ekzistas en, apud, kaj ĉirkaŭ via urbo, kaj ankaŭ en via lando. - Petu ilin inviti ĈIUJN esperantistojn kiujn ili havas en iliaj dosieroj (kaj kiuj loĝas en via regiono, se la Trie : - Uzu plejmulteble la reto por anonci la rendevuon : . lernu.net (forumoj en via lingvo kaj en esperanto) . naciaj kaj lokaj esperantaj forumoj kaj retejoj . Facebook (Kreu “okazaĵojn”, kaj prefe grupon pri la evento) . aliaj forumoj aŭ retejoj, aŭ dissendolistoj atingeblaj de vi Trie : - Konigu la rendevuon ankaŭ al la loka gazetaro ! Kvare : - Republikigi multfoje la okazaĵon sur viaj Fesjbuk (Facebook) muroj, kaj sendu multajn mesaĝojn !! Bonan ŝancon.