Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
REKLAMO
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Aktiviĝu!
Se la internacia lingvo tiom trafis vin, ke vi nun deziras aktiviĝi por ĝia disvastigado kaj reklamado, jen la taŭga paĝo por vi.

Ĉio, kio povas utili por varbi pri Esperanto, situas en nia arĥivo de afiŝoj, flugfolioj kaj bildserioj, vera minejo de informiloj jam pretaj por esti utiligitaj (aŭ oportune modifitaj) de vi aŭ de via loka grupo, por ke vi estu pretaj al ĉia okazo kiam eblas reklami Esperanton ĉe la publiko (disdonado de flugfolioj, prezentado en lernejoj, informa budo en foiro,...).

En la sama sekcio troviĝas ankaŭ kolekto de la bildoj, simboloj kaj logooj de niaj asocioj, por ornami eventualajn informilojn verkitajn propramane de vi aŭ de via loka grupo.

Ni kunarĥivigis, cetere, aron da utilaĵoj por anoj de la estraro de IEJ, por ke ili povu ĉiam facile trovi ilin. Ili situas ĉi tie.

Fine, se vi deziras helpi Esperanton sed ne emas agadi, jen propono por vi: informiĝu pri kiel starigi lokan E-grupon en via urbo! Agadi kune estas bele, malpli lacige, kaj... konatigas al aliaj interesaj homoj.
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoItala Esperantista Junularo
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italio
Tel/Fakso: +39 02 58 10 08 57
Retpoŝtadreso: iej@esperanto.it
Junulara sekcio de IEF; landa sekcio de TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia