Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
REKLAMO
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Flugfolioj, afiŝoj kaj bildserioj
Tiu ĉi sekcio enhavas dokumentojn kaj utilaĵojn por aktivuloj, kiuj celas varbi pri Esperanto ĉe italia publiko.

  Flugfolioj
Komiksa flugfolio "Gesinjoroj... jen Esperanto!"
Alloga itallingva komikso (blanknigra), presinda sur duonfaldota papero en la formato A4. Ĝin elpensis Itala Esperantista Junularo por prezenti Esperanton al junuloj, ĉefe al lernantoj de baz- kaj mez-lernejoj. Ĝi ankaŭ enhavas malplenan spacon, kie eventuale loka grupo aŭ unuopa aktivulo rajtas aldoni siajn proprajn informojn aŭ kontaktojn.
Pdf1600 kB
"PakEo"
La italigo de la fama flugfolio kiu, en 8 paĝoj (do en 4 paperoj), skize prezentas ĉiun aspekton de la lingvo: la baza gramatiko (en A4-papero), kelkaj ekzercoj (kun ĝiaj respondoj), eta dulingva vortaro kaj ĝeneralaj priskriboj pri la movado. Ĝi aparte taŭgas por kontentigi la demandemulojn, tiuj kiuj ne ŝatas mallongajn faldfoliojn kaj Ĉiam deziras lerni pli.
Pdf1390 kB


  Afiŝoj
Afiŝo pri kursoj en Interreto
Granda kolora afiŝo, en la itala, kiu reklamas kursojn de Esperanto en Interreto. Ĝi prefere estu presita en formato A3 aŭ (eĉ pli bone) A2, kaj pendigita ĉe budoj dum foiroj kaj aliaj aranĝoj kun granda videbleco, aŭ en la sidejoj kaj montrofenestroj de italaj lokaj E-grupoj.
Pdf2760 kB
Afiŝo pri vidalvidaj kursoj
Kolora, itallingva afiŝo por reklami kursojn de Esperanto en sidejoj de lokaj grupoj. La enskribitaj informoj estu modifitaj laŭplaĉe. Virda fono. Ankaŭ eblas elŝuti version kun bruna fono. La vortnubo estis kreita per Wordle (www.wordle.net).
Pdf260 kB


  Enkondukaj bildserioj
IEJ disponigas kelkajn enkondukajn bildseriojn en la itala lingvo pri diversaj aspektoj de Esperanto kaj de la Esperanto-movado. Estas bonvenaj kontribuoj, komentoj aŭ plendoj pri la enhavo de la bildserioj.
Krom la .pdf-dosieroj, ankaŭ elŝuteblas la originalaj dosieroj, en la formato .key (Apple Keynote), libere modifeblaj aŭ tradukeblaj alilingven laŭ la plaĉo de la prelegonto.
Kiel funkcias Esperanto?
La alfabeto de esperanto - o-vortoj, a-vortoj, i-vortoj kaj e-vortoj - la as-formo de verboj - la personaj pronomoj - la vortdeveno de Esperanto - prefiksoj kaj sufiksoj - kunmetitaj vortoj - numeroj.
Key (6,4 MB)
Pdf (324 kB)
La Esperanto-movado
La Esperanto-movado - UEA en Italio - La aliaj asocioj (daŭre prilaborata).
Key (524 kB)
Pdf (408 kB)
Itala Esperantista Junularo
Itala Esperantista Junularo - Tutmonda Esperantista Junulara Organizo - Internacia Junulara Festivalo (kun fotoj) - EsperanTago - Semajno de Kulturo Internacia - Rat-Man.
Key (11,4 MB)
Pdf (7,2 MB)
Kial lerni Esperanton?
Lingvo kiel ĉiuj aliaj - Lingvo facile lernebla - Lingvo vere internacia - Lingvo riĉa je kulturo.
Key (10,3 MB)
Pdf (1,6 MB)


  Ceteraĵoj
Esperanta poŝkalendaro 2010
La poŝkalendaro de Itala Esperanto-Federacio por 2010. Ĝi haveblas senpage ĉe ĉiuj Esperanto-grupoj en Italio, aŭ mendeblas ĉe la sekretariejo de Itala Esperanto-Federacio, kiu disponigas aron da cent poŝkalendaroj kontraŭ 5 eŭroj (inkluzive de sendokostoj; pluinformiĝu ĉe fei@esperanto.it).
Pdf5000 kB
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoItala Esperantista Junularo
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italio
Tel/Fakso: +39 02 58 10 08 57
Retpoŝtadreso: iej@esperanto.it
Junulara sekcio de IEF; landa sekcio de TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia