Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
REKLAMO
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Kiel ekestigi lokan E-grupon
Povi renkonti aliajn esperantistojn, por ekzercumi kaj starigi disvastigajn aŭ instruajn kampanjojn je la loka nivelo, gravegas por ke Esperanto-scio povu diskoniĝi en via urbo aŭ regiono.

Fakte, lokaj grupoj estas la kanvaso mem de la italia Esperanto-movado, kiun reprezentas FEI, Itala Esperanto-Federacio de lokaj grupoj kaj de fakaj asocioj (junuloj, fervojistoj, kaj tiel plu).

Jen skemo pri la bazaj farendaĵoj por ekestigi novan Esperanto-grupon en Italio.

A) Kontrolu, ĉu jam ne ekzistas loka grupo: sufiĉas vizito al la retejo de FEI, www.esperanto.it, kaj trarigardo al la tiea listo de lokaj grupoj. Ankaŭ eblas peti informojn al la sekretariejo de Itala Esperanto-Federacio. Tiel ankaŭ eblas demandi ĉu, kaze ke loka grupo ne ekzistas, ekzistas tamen izolitaj asocianoj en via urbo.

B) Se vere neniu grupo ekzistas en la ĉirkaŭaĵoj, nova grupo kreindas. Necesas tamen unue trovi esperantistojn! Povas tre utili sendi mesaĝon al la reta bulteno "Nova Sento en Reto", al la dissendolisto kaj al la forumo de IEJ (ekzemple "AAA serĉatas esperantistoj en Aosta Valo"). Sufiĉas tri frazoj por sendi apelacion al milo da homoj, en kaj ekster Italio (se vi loĝas en ĉelima urbo).

C) Por ekestigi la grupon sufiĉas kolekti tri esperantistojn (aŭ simpatiantojn). Se vi jam estas tri, simple alvoku FEI-sekretariejon en Milano por plenumi la burokratiajn farendaĵojn.

Ĉ) Ne bezonatas statuto, konstitua deklaro aŭ alia dokumento: ilin vi skribos estontece, se vi volos. Ekde kiam FEI agnoskos vian grupon, ĝi jam rajtos ricevi parton de la aliĝkotizoj de siaj asocianoj, por sin vivteni kaj subteni sian agadon.
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoItala Esperantista Junularo
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italio
Tel/Fakso: +39 02 58 10 08 57
Retpoŝtadreso: iej@esperanto.it
Junulara sekcio de IEF; landa sekcio de TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia