| Diabolik en Esperanto |
En 2009, du jarojn post la eldono de la itala komikso Rat-Man en Esperanto (2007), la teamo de projekto RoMEo proponis novan esperantigon de itala komikso.
Ĉifoje temis pri Diabolik, la reĝo de la teroro kreita de la fratinoj Angela kaj Luciana Giussani en la 1960-aj jaroj!
Sinjoro Mario Gomboli, estro de la itala eldonejo Astorina (kiu posedas la kopirajton), tuj montriĝis "tre interesata" pri la projekto, kiun li antaŭenpuŝi kaj favoris. Cetere, fremdaj lingvoj ne estas novaĵo por Diabolik: li jam rolis en pli ol 750 eldonoj, ne nur en Italio, sed tra la tuta mondo.
La rezulto, kune eldonita de Itala Esperantista Junularo, Itala Esperanto-Federacio kaj Eldonejo Edistudio, konsistas el 144 paĝoj kaj enhavas la unuan historion pri Diabolik, "La reĝo de la Teroro", en la versio ĝisdatigita en 2001 de Alfredo Castelli kaj Giuseppe Palumbo por la eldonejo Astorina.
Enestas ankaŭ kromaj paĝoj pri la naskiĝo kaj evoluo de Diabolik, kaj pri la komunumo de kolektantoj; tiun ĉi parton prizorgis interalie Lorenzo Altariva, kunfondinto de Diabolik-Klubo (Diabolik Club).
Ĉu oni rajtas trafoliumi? |
Jes ja! Alklaku la jenaj bildojn pri la kovrilo kaj du enaj paĝoj por pligrandigi ilin.
La komikso kostas 6 eŭrojn, kaj mendeblas per nia reta mendilo (por mendoj el Italio). Se vi deziras pli da informoj por aĉeti la komikson, nepre kontaktu nian retadreson
iej@esperanto.it.
Vidu ankaŭ la paĝon pri Diabolik en la retejo de Projekto RoMEo.
|
|
|