ppiovano300x300

Nomo:
Paolo Piovano

Rolo plenumata en Estraro:

Estrarano

Retpoŝtadreso:
paolo.piovano@esperanto.it

Prezentado:
Mi nomiĝas Paolo kaj studas energetikan inĝenierion ĉe la universitato “Politecnico” en Torino.
Lastjare mi ekstudis Esperanton, sciinte pri kursoj ĝuste en Torino. Mi jam iomete aŭdis pri la lingvo kaj estis tre scivolema pri ĝia praktika funkciado. Tiel, mi donis la unuagradan ekzamenon, kaj lastatempe eĉ la duagradan.
Miaj spertoj kiel esperantisto limiĝas je italaj aranĝoj: du Festivaloj kaj unu Kongreso.
Kiel TEC-kunlaboranto, mi ĉeestis en pluraj kursenkondukaj prelegoj por rakonti mian propran sperton.