abonfanti300x300

Nomo:
Alessandro Bonfanti

Rolo plenumata en Estraro:
Estrarano

Retpoŝtadreso:
alessandro.bonfanti@esperanto.it

Prezentado:
Mi ekhavis kontakton kun la Internacia Lingvo kelkajn jarojn antaŭe, hazarde retumante; ekde tiam mia kuriozeco por Esperanto kaj ĝenerale por la lingvoj plivastiĝis senĉese ĝis kiam, ekde la pasinta Septembro mi decidis forlasi mian pasintan informadikan laboron por memdediĉi unu jaron plentempe al Esperanto kiel TEJO-volontulo en Roterdamo.
Krom tio mi interesiĝas pri libera kulturo, digitalaj kaj civilaj rajtoj, daŭripova nekresko. Bonan bieron kaj biciklumi senhaste mi amas.
Mi ŝatas sincerajn homojn, kiuj ne evitas dubojn; mi ŝatas liberajn homojn.
Mi eniris la estraron de IEJ kun la modesta volo bone labori por la junaj Esperantistoj en Italujo, sekvante miajn idealojn, kiuj laŭ mi ne tro malsimilas de tiuj, kiuj naskis tian belan lingvon, kiu klopodas fratigi la ĥaosan homan familion.