• Federico Breda – Prezidanto
  • Flavia dal Zilio - Vicprezidantino, rilatoj kun la Ministrejo pri Eksterlandaj Aferoj kaj subvencioj
  • Luka Bertero - Internacia Junulara Festivalo kaj internaciaj rilatoj
  • Manuel Giorgini - Kasisto
  • Michela Concialdi - Kulturo
  • Federico Gobbo - Interreto
  • Giuseppe Castelli - Informado
  • Oscar Foltran - Rilatoj kun la lokaj grupoj
  • Federico Schreiber - Internacia Junulara Festivalo kaj internaciaj rilatoj
EKSTER-ESTRARAJ KUNLABORANTOJ
  • Silvano Garbari
  • Adalberto Delindati - Seminarioj kaj someraj kursoj
  • Jacob Nordfalk - Internacia Junulara Festivalo

ALIAJ AGADOJ

Dum julio 1998 estis organizitaj someraj kursoj de Esperanto en Prago, kunlabore kun Ĉeĥa Esperanto-Junularo, kaj en Rijeko, okaze de la 54-a Internacia Junulara Kongreso, kunlabore kun la Kroata Esperanto-Junularo.

Dum aŭgusto estis organizita laborkampo en Blera, kunlabore kun la loka porturisma asocio (itale: Pro Loco).

Dum septembro komencis la dissendado de la retpoŝta informa bulteno Nova Sento en Reto, kiun tiam legis nur 125 homoj.

Dum novembro okazis la Mezeŭropa Jumulara Konferenco, en San Vito al Tagliamento, partoprenita de reprezentantoj de la italia, germania, hungaria kaj polia esperantistaj junularaj asocioj.

Dum januaro 1999 estis unuafoje starigita la retejo www.esperanto.it.

Dum februaro 1999 estis organizita renkontiĝo por novaj aktivuloj de IEJ en Padovo.