gdinucci300x300

Nomo:
Giorgio Di Nucci

Rolo plenumata en Estraro:
Prezidanto, Homrimeda kaj lokkluba komisiono, administranto Kurso de Esperanto (KaPe)

Retpoŝtadreso:
giorgio.dinucci@esperanto.it

Prezentado:
Naskiĝinta en Ĉivitavekja (Civitavecchia) en la jaro 1997, mi kreskiĝis en la urbeto Izernja (Isernia), regione Molizo.
Nuntempe mi studas fortepianon ĉe Konservatorio en Kampobaso (Campobasso), kaj strebas por iĝi profesia muzikisto.
Malkovrinte Esperanton en 2012 danke al la historia Moliza esperantisto Amerigo Iannacone, min tuj ravis kaj impresis ĝiaj idealoj kaj ĝia lingva strukturo: mi tuj lernis ĝin kaj, post unu jaro, mi jam estis partoprenanta mian unuan Internacian Junularan Festivalon.
Nun, kvar jaroj post tiu momento, mi trovas min Prezidanto de Itala Esperantista Junularo, jam estinte Ĝenerala Sekretario lastjare. Eĉ ne sentante tute taŭga por tiu ĉi rolo, mi esperas plenumi ĝin laŭ plej eble digne kaj produkteme, en la klopodo doni iom al asocio (kaj, pli ĝenerale, al movado) kiu multege estas donanta al mi.