EsperanTago - Itala Esperantista Junularo
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
REKLAMO
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
EsperanTago
EsperanTago estas esperantista renkontiĝo unutaga, mastrumata de la Itala Esperantista Junularo en pluraj italaj urboj, okazanta plurfoje ĉiujare, kaj kies celgrupo estas junuloj loĝantaj en Italio kiuj emas proksimiĝi al la itala Esperanto-movado. Ĉar ĝi kunvenigas junajn movadanojn, la aranĝo tute taŭgas por eksterlandanoj kiuj deziras renkonti novajn italiajn amikojn en neformala etoso kaj pruvi la interkomprenigan povon de Esperanto.

La iniciato estis unue lanĉita en 2008, por ke homoj, kiuj antaŭ nelonge lernis la lingvon kaj ekkonis la movadon, povu renkonti aliajn esperantistojn sen esti devigataj partopreni longajn kaj kostajn renkontiĝojn, kiel ekzemple Internacia Junulara Festivalo.

  La pasintaj EsperanTagoj
La unua EsperanTago okazis la 22-an de junio 2008 en Bolonjo, danke al kunlaborado de la Bolonja Esperanto-Grupo. Ĝia oficiala nomo estis "Eksomera Renkontiĝo - Unua EsperanTago".

La dua renkontiĝo okazis la 22-an de aŭgusto 2008 en la ĉarma toskania urbo Grosseto, samkiam la malfermiĝo de la tiujara Itala Kongreso de Esperanto. Tiam la partoprenantoj estis ofertataj viziton al la etruska tombejo en Roselle, proksime al Grosseto.

La tria EsperanTago okazis en Lucca, denove en Toskanio, la 2-an de novembro 2008, samtempe kiel la komiksa festivalo Lucca Comics, kiun IEF kaj IEJ kutimas partopreni por promociigi siajn esperantlingvajn eldonaĵojn.

La kvara EsperanTago okazis en Verĉelo, en Piemonto, la 22-an de februaro 2009. Nin afable gastigis, en sia sidejo, Verĉela Esperanto-Grupo (GEV).

La kvina EsperanTago okazis en San Giuliano, ĉe Pizo (denove en Toskanio), la 14-an de junio 2009. Partoprenis pluraj junaj toskanianoj, kiuj estis eklernintaj Esperanton dum la pasinta jaro danke al kursoj en lokaj lernejoj.

La sesa EsperanTago okazis sabaton, la 20-a de marto 2010 en Verĉelo. La aranĝo okazis samtempe kiel la fina premiado de la konkurso "Esperanto, Verĉelo kaj Estonteco", kunordigita de la Verĉela Esperanto-Grupo. Relegu ĉi tie la programon.

La sepa EsperanTago okazis dimanĉon, la 13-a de junio 2010 en Torino. Vi trovas ĉi tie la oficialan afiŝon.

  Kaj pri la venonta...?
Tuj kiam nova ejo por EsperanTago estos elektita, oni tion anoncos en tiu ĉi paĝo, en la dissendolisto EsperantoGiovani kaj per nia reta bulteno "Nova Sento in Rete".

Ĉu vi opinias, ke via urbo taŭgegas por gastigi la venontan ET-n? Ĉu vi havas proponojn aŭ sugestojn? Sciigu nin tuj!
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoItala Esperantista Junularo
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italio
Tel/Fakso: +39 02 58 10 08 57
Retpoŝtadreso: iej@esperanto.it
Junulara sekcio de IEF; landa sekcio de TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia