| Esperanto-renkontiĝoj eksterlande |
Dum vi legas tiun ĉi paĝon, ie en la mondo okazas Esperanto-renkontiĝo, aŭ verŝajne eĉ pli ol unu. Ĉ IEJ ne ĵaluzas pri siaj retvizitantoj, ni listigas jene kelkajn el la plej interesaj renkontiĝoj kiuj okazas ekster Italio (aŭ kiujn ĉiukaze ne rekte mastrumas Itala Esperantista Junularo).
La plej ampleksa Esperanto-renkontiĝo tutmonde estas Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazas ĉiujare en malsama lando, fine de julio, kaj kiun partoprenas plurmiloj da homoj. Ĝia programo enhavas universitatnivelajn prelegojn, kunsidojn de fakaj asocioj, sed ankaŭ amuziĝon, muzikon, teatrumadon kaj (ekde la komenco de la 2000-jaroj) ampleksan porjunulan programon.
Internacia Junulara Kongreso (IJK) |
Internacia Junulara Kongreso estas la porjunula ekvivalento de Universala Kongreso: ĝi okazas ĉiusomere en malsama lando, kutime unu semajnon antaŭ aŭ post UK, kaj ĝin partoprenas plurcent junuloj. Temas pri la plej internacia porjunula Esperanto-renkontiĝ krom amuziĝo, kulturaj eventoj kaj amikumado, ĝian programon konsistigas anka$ kunsidoj kaj diskutoj pri la strategioj de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo).
Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) |
Kultura Esperanto-Festivalo okazas ĉiun duan jaron, somere, en Skandinavio. Ĉefrolas pluraj genroj de muziko, teatro kaj literaturo; estas prezentataj ĉiuj specoj de esperantlingva originala kulturo. Partoprenas la plej gravaj muzikgrupoj kaj artistoj de Esperantio, kaj ĝi estas, laŭ la diro de la partoprenintoj, unu el la plej amuzaj kaj interesaj aranĝoj de Esperantio.
|
|
|