| Eventoj kaj aranĝoj |
Esperanto mojosas ĝuste ĉar ĝi ebligas kontakton al homoj, kiujn vi neniam povintus renkonti sen ĝia helpo. Tial esperantistoj en la tuta mondo kutimas organizi Ĉiajn renkontiĝojn, ĉu neformalaj, ĉu solenaj, sed ja ĉiam celantaj al reciproka konatiĝo.
La ĉefa italia Esperanto-renkontiĝo, kies celgrupo estas junuloj (sed ja rajtas aliĝi ankaŭ centjaruloj!), estas Internacia Junulara Festivalo (IJF), sestaga aranĝo kiu okazas ĉiujare dum la Paskaj lernejaj ferioj en nova italia urbo. Partoprenas 150 junuloj el la tuta mondo; okazas kursoj, debatoj, diskutrondoj, sed ankaŭ turismaj ekskursoj, sportaĵoj, koncertoj kaj teatrumadoj. Ĉio en Esperanto!
Por tiuj italianoj, kiuj antaŭnelonge esperantistiĝis, estis planita EsperanTago, neformala unutaga aranĝo, kiu okazas ĉiufoje en malsama italia urbo. Estas la plej taŭga okazo por ekkoni aliajn esperantistojn kaj junulojn kun via sama intereso, sen forlasi hejmon tro longe kaj sen formala aliĝo.
Venontaj Esperanto-eventoj en Italio |
|
|
|