Montara Junulara Semajnfino (MJS) - Itala Esperantista Junularo
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
REKLAMO
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Montara Junulara Semajnfino (MJS)
Montara Junulara Semajnfino

Montara Junulara Semajnfino estas montara aranĝo okazigita unuafoje de Itala Esperantista Junularo dum majo 2009, en la montaroj inter la norditalia regiono Piemonto kaj Svisio, kaj ekde tiam ĉiujara. Ĝi estas nun planata por majo 2011.

La aranĝo estis komence elpensita post la nuligo de la tiujara Internacia Junulara Festivalo pro la tertremo en Abruco, sed daŭrigas la longan tradicion de esperantistaj montgrimpaj eventoj jam multfoje organizitaj en la Alpoj (kaj ne nur).

La unua MJS okazis ekde vendredo la 1-a de majo ĝis dimanĉo la 3-a de majo 2009 en Montescheno, en la norda Piemonto, 750 metrojn super marnivelo, en domo (adreso: strato Progno, 11) disponigita de bonvolema estrarano. La ejo facile atingeblis de la fervoja stacidomo de Villadossola (7 kilometrojn for) kaj de tiu de Domodossola, grava fervoja nabo inter norda Italio kaj Svisio (15 kilometrojn for).

Partoprenis Fabrizio Amadio, Fabio Bettani, Elina Koryak, Alla Kudryashova, Francesca Lomello, Francesco Lorenzon, Michael Boris Mandirola, Andrea Montagner, Michael Moroni.

Dum la aranĝo ankaŭ okazis la jara asembleo de IEJ, sabaton, la 2-a de majo 2009, je 9.30.

La dua MJS okazis de la 14-a ĝis la 16-a de majo 2010 en Montescheno.

  Kaj la venonta MJS?
La venonta MJS okazos de la 20-a ĝis la 22-a de majo 2011 en Montescheno! Pluinformiĝu en la sekcio pri novaĵoj. Kaj tuj aliĝu!
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoItala Esperantista Junularo
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italio
Tel/Fakso: +39 02 58 10 08 57
Retpoŝtadreso: iej@esperanto.it
Junulara sekcio de IEF; landa sekcio de TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia