Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
REKLAMO
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Agado en 1997-1998
  Estraro
  Ekster-estraraj kunlaborantoj
  • Adalberto Delindati
  Internacia Junulara Festivalo
La 22-a Internacia Junulara Festivalo (IJF) okazis ekde la 8-a ĝis la 14-a de aprilo 1998 en Lignano Sabbiadoro, en la provinco de Triesto. La festivala temo estis "Estonteco". Partoprenis 205 homoj el 16 landoj (Aŭstrio, Belgio, Bulgario, Ĉeĥio, Danio, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Italio, Kroatio, Nederlando, Polio, Romanio, Rusio, Svisio).

  Internacia Junulara Kongreso 1997
Dum la somero de 1997 okazis en Assisi la 53-a Internacia Junulara Kongreso (IJK). La aranĝo estis grava sukceso, kiu bildigis IEJ kiel dinamikan asocion, en Italio kaj eksterlande, en- kaj ekstermovade.

La aranĝon partoprenis 500 homoj, kio konsistigis gravan inversigon de la pasintjara tendenco (Cho Nan, Peterburgo kaj Güntersberge). Ĝi ĝuis gravajn patronecojn de pluraj italaj aŭtoritatoj, inter kiuj tiu de la Prezidanto de la Respubliko.

IEJ tiel finis la jardek-longan foreston de IJK el Italio, ekde 1953; kaj ĝi tion faris per semajno plena je eventoj kulturaj kaj amikecaj.

El la financa vidpunkto, la aranĝo fermiĝis kun malgranda pasivo por IEJ (proksimume tri milionoj da italiaj liroj), kiu tamen estis tute kompensita de la antaŭkongresaj aranĝoj.

  Aliaj agadoj
"Varmas la Somero" estis la nomo de la plenplena italia esperantista somero dum 1997, kiu ebligis al eksterlandanoj ĝui la belaĵojn de Italio kaj profiti la organizkapablon de la italiaj aktivuloj.

La programon konsistigis:
- Laborkampo en Padovo - 10 tagoj - 15 partoprenintoj
- Antaŭkongreso en Venecio - 4 tagoj - 100 partoprenintoj
- IJK - Assisi - 8 giorni - 500 partoprenintoj
- Arkeologia laborkampo en Blera - 10 tagoj - 50 partoprenintoj

Ĉiujn aranĝojn kunligis aŭtobusa transportado organizata de IEJ.

Sume, la italia esperantista somero konsistis el preskaŭ ses mil tranoktadoj, kaj okazigis elspezon de proksimume 150 milionoj da liroj, plene reenspezitaj; estis envolvitaj pluraj dekoj da aktivuloj.
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoItala Esperantista Junularo
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italio
Tel/Fakso: +39 02 58 10 08 57
Retpoŝtadreso: iej@esperanto.it
Junulara sekcio de IEF; landa sekcio de TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia