| Agado en 1998-1999 |
Ekster-estraraj kunlaborantoj |
• La antaŭa (1997-98) kaj sekva estraro (1999-2000)
• La jarfina morala raporto (itale)
Internacia Junulara Festivalo |
La 23-a Internacia Junulara Festivalo (IJF) okazis ekde la 31-a de marto ĝis la 6-a de aprilo 1999 en Rimini. La festivala temo estis "Esplori kaj scii". Partoprenis 150 homoj el 16 landoj; Aŭstrio, Belgio, Ĉeĥio, Danio, Finnio, Francio, Germanio, Hungario, Italio, Kanado, Kroatio, Norvegio, Nederlando, Polio, Rusio, Svisio.
Dum julio 1998 estis organizitaj someraj kursoj de Esperanto en Prago, kunlabore kun Ĉeĥa Esperanto-Junularo, kaj en Rijeko, okaze de la 54-a Internacia Junulara Kongreso, kunlabore kun la Kroata Esperanto-Junularo.
Dum aŭgusto estis organizita laborkampo en Blera, kunlabore kun la loka porturisma asocio (itale: Pro Loco).
Dum septembro komencis la dissendado de la retpoŝta informa bulteno Nova Sento en Reto, kiun tiam legis nur 125 homoj.
Dum novembro okazis la Mezeŭropa Jumulara Konferenco, en San Vito al Tagliamento, partoprenita de reprezentantoj de la italia, germania, hungaria kaj polia esperantistaj junularaj asocioj.
Dum januaro 1999 estis unuafoje starigita la retejo www.esperanto.it.
Dum februaro 1999 estis organizita renkontiĝo por novaj aktivuloj de IEJ en Padovo.
|
|
|