Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
REKLAMO
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Agado en 2008-2009
  Estraro
Luca della Maddalena (prezidanto).
Luca naskiĝis en Sondrjo en 1987, kaj studas Filozofion en la Universitato de Pavio. Tiu ĉi jaro estis lia unua kiel prezidanto; li tamen moviĝis al Berlino pro studaj kialoj, kaj tial ne plu kandidatiĝis sekvajare.

Luca DELLA MADDALENA
Michael Boris Mandirola (vicprezidanto).
Naskiĝinta en 1988, li loĝas en Novaro. Li kunordigis la asocian agadon kaj reprezentis IEJ kadre de la komitato de TEJO. Li ankaŭ kunlaboris en pluraj renkontiĝoj, inter kiuj pluraj EsperanTagoj kaj la unua Semajno de Kulturo Internacia.

Michael Boris MANDIROLA
Elina Koryak (kasistino).
Naskiĝinta en 1988 en Tiraspolo, en Ĉednestrio (nuntempe oficiale parto de Moldavio), ŝi loĝas en la piemonta urbo Vercelli. Ŝi unuajare rolas kiel kasistino. øi ankaŭ anas la Esperanto-grupon de Vercelli.

Elina KORYAK
Fabio Bettani.
Naskiĝinta en 1986, li loĝas en Bolonjo. Li eklernis Esperanton fine de 2007 per la retpoŝta kurso Kirek de IEJ, kaj unue eniris la estraron ĉijare. Li prizorgis la retejon kaj kunorganizis plurajn EsperanTagojn kaj la unuan Semajnon de Kulturo Internacia.

Fabio BETTANI
Flaviano Nehuen Tarducci.
Naskiĝinta en 1987 en Sankta-Karlo-de-Bariloche, en Argentino, el familio de italiaj elmigrintoj, li ekde pluraj jaroj loĝas en Molinella (ĉe Bolonjo) kun sia patrino, Jorge Tarducci, ankaŭ esperantisto. Li studas politiksciencon en la Universitato de Bolonjo.

Flaviano Nehuen TARDUCCI
Nicola Ruggiero.
Naskiĝinta en 1985 en Mola di Bari, ĉe Bari (ĉefurbo de Apulio), li estas historia estrarano. Li prezidantis dum 2007, sed dum 2008 devis iom post iom forlasi siajn taskojn pro moviĝo al Islando. Li unue prizorgis la retejon kaj la paĝaron "Nova Sento"; la taskojn surprenis respektive Fabio Bettani kaj Francesco Lorenzon.

Nicola RUGGIERO
Massimo Ripani.
Naskiĝinta en 1984, li loĝas en Teramo. Li prizorgis dumjare la forumon de Itala Esperantista Junularo kaj multe privarbis Esperanton per la universitata radio de Teramo. Li ankaŭ kunlaboris dum pluraj EsperanTagoj.

Massimo RIPANI
  Ekster-estraraj kunlaborantoj
Francesca Lomello.
Naskiĝinta en 1985 en Pinerolo, ŝi loĝas en Virle Piemonte, en la ĉirkaŭaĵoj de Torino. Ŝi eklernis Esperanton per la interreta kurso Kirek. Ĉijare ŝi helpis pretigi Internacian Junularan Festivalon.

Francesca LOMELLO
Francesco Lorenzon.
Naskiĝinta en 1988, li loĝas en la provinco de Trevizo, en Venetio. Ekde la dua duonjaro iĝis redaktoro de Nova Sento, la paĝaro de IEJ en la oficiala revuo de Itala Esperanto-Federacio, L'Esperanto; li krome rolis kiel administranto de Internacia Junulara Festivalo.

Francesco LORENZON
  Oficialaj dokumentoj
• La antaŭa (2007-08) kaj sekva estraro (2009-10)
• La jarfina financa raporto (itale)

SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoItala Esperantista Junularo
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italio
Tel/Fakso: +39 02 58 10 08 57
Retpoŝtadreso: iej@esperanto.it
Junulara sekcio de IEF; landa sekcio de TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia