Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
REKLAMO
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Agado en 2009-2010
  Estraro

La estraro 2009/2010 de Itala Esperantista Junularo.

Michael Boris Mandirola (prezidanto).
Naskiĝinta en 1988, li loĝas en Novara, en Piemonto. Li kunordigas la asocian agadon; li krome reprezentas IEJ en la komitato de TEJO. Li vicprezidantas la Esperanto-grupon de la piemonta urbo Vercelli.

Michael Boris MANDIROLA
Fabio Bettani (vicprezidanto).
Naskiĝinta en 1986 ĉe Bergamo, en Lombardio, li nun loĝas en Bolonjo. Li eklernis Esperanton fine de 2007 per la interreta kurso Kirek, kaj li unue eniris la estraron dum marto 2008. Li prizorgas la eksterajn rilatojn kaj ĝisdatigas la retejon. Li krome vicprezidantas la Bolonjan Esperanto-Grupon.

Fabio BETTANI
Elina Koryak (kasistino).
Naskiĝinta en 1988 en Tiraspolo, en Ĉednestrio (nuntempe oficiale parto de Moldavio), ŝi loĝas en la piemonta urbo Vercelli. Ŝi rolas kiel kasistino ekde pluraj jaroj. øi ankaŭ anas la Esperanto-grupon en Vercelli.

Elina KORYAK
Alla Kudryashova.
Naskiĝinta en 1980 en Moskvo, ŝi nun loĝas en Bolonjo. Ŝi eklernis Esperanton en sia naskiĝurbo, kaj profitis tion dum siaj loĝperiodoj en pluraj landoj: Ĉeĥio, Hispanio (Katalunio) kaj Italio (unue Pizo, poste Bolonjo). Ŝi anas la Bolonjan Esperanto-Grupon.

Alla KUDRYASHOVA
Francesca Lomello.
Naskiĝinta en 1985 en Pinerolo, ŝi loĝas en Virle Piemonte, en la ĉirkaŭaĵoj de Torino. Ŝi eklernis Esperanton per la interreta kurso Kirek, kaj rolas kiel estrarano unuajare. ŝi partoprenas la agadojn de la Torina Esperanto-Grupo.

Francesca LOMELLO
Francesco Lorenzon.
Naskiĝinta en 1988, li loĝas en la provinco de Trevizo, en Venetio. Li rolas kiel estrarano unuajare. Li prizorgas la paĝaron Nova Sento, sekcio de IEJ en la oficiala revuo de Itala Esperanto-Federacio, L'Esperanto.

Francesco LORENZON
Francesco Maurelli.
Naskiĝinta en 1985 en la ĉirkaŭaĵoj de Romo, li loĝas en Edinburgo. Li estas unu el la "historiaj" estraranoj; post eksestraraniĝo en 2008 pro studkialoj, li realiĝis en 2009. Li ankaŭ anas la Nacian Konsilantaron de Itala Esperanto-Federacio.

Francesco MAURELLI

  Oficialaj dokumentoj
• La antaŭa (2008-09) kaj sekva estraro (2010-11)
• La protokolo de la jarasembleo 2009 (per kiu elektiĝis la estraro) (itale)
• La jarfina morala raporto (itale)
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoItala Esperantista Junularo
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italio
Tel/Fakso: +39 02 58 10 08 57
Retpoŝtadreso: iej@esperanto.it
Junulara sekcio de IEF; landa sekcio de TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia