Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
REKLAMO
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Agado en 2010-2011
  Estraro

La estraro 2010/2011 de Itala Esperantista Junularo.

Elina Koryak (prezidanto).
Naskiĝinta en 1988 en Tiraspolo, en Ĉednestrio (nuntempe oficiale parto de Moldavio), ŝi loĝas en la piemonta urbo Vercelli. Ŝi rolis kiel kasistino dum pluraj jaroj. øi ankaŭ anas la Esperanto-grupon en Vercelli.

Elina KORYAK
Fabio Bettani (vicprezidanto).
Naskiĝinta en 1986 ĉe Bergamo, en Lombardio, li nun loĝas en Bolonjo. Li eklernis Esperanton fine de 2007 per la interreta kurso Kirek, kaj li unue eniris la estraron dum marto 2008. Li prizorgas la eksterajn rilatojn kaj la retejon de IEJ. Li krome vicprezidantas la Bolonjan Esperanto-Grupon.

Fabio BETTANI
Francesco Lorenzon (kasisto).
Naskiĝinta en 1988, li loĝas en la provinco de Trevizo, en Venetio. Li rolas kiel estrarano duajare kaj estas nun kasisto, post pasintjara prizorgado de la paĝaron Nova Sento, sekcio de IEJ en la oficiala revuo de Itala Esperanto-Federacio, L'Esperanto.

Francesco LORENZON
Gianfranca Gastaldi.
Naskiĝinta en Torino en 1981, ŝi studis tie, krom mallonga periodo en Svisio. Ŝi estas esploristo en la fako de psikologio (ĉefaj interesoj: Psikologio de Edukado kaj Kultura Psikologio) ĉe la Universitato de Torino. Ŝi eklernis Esperanton en 2008, en Neŭŝatelo (Svisio), en la kunularo de Ĉesko Reale.

Gianfranca GASTALDI
Michael Boris Mandirola.
Naskiĝinta en 1988, li loĝas en Torino, en Piemonto. Pasintjara prezidanto, li krome reprezentis IEJ en la komitato de TEJO kaj plu kunlaboras tie kiel Komitatano B. Li vicprezidantas la Esperanto-grupon de la piemonta urbo Vercelli.

Michael Boris MANDIROLA
Tommaso Manzon.
Naskiĝinta en 1991 en Pordenono, (bedaŭrinde por li) li daŭre loĝas tie. Li lernas en la klasika lernejo Leopardi, kaj eklernis Esperanton per la retpoŝta kurso KIREK. Lia unua Esperanto-renkontiĝo estis IJF 2010.

Tommaso MANZON
Manuela Ronco.
Naskiĝinta en 1982 en Alba (provinco de Kuneo), ŝi loĝas en Torino. Ŝi diplomiĝis en Interkultura Komunikado kaj diplomiĝas en Sociscienco. Dum la lastaj jaroj, ŝi engaĝiĝis kiel volontulino en la fakoj de instruado, interkultura edukado kaj porjunula agado. Ŝi eklernis Esperanton en 2009 kaj partoprenas la estraron de IEJ unuajare. Ekde aŭtuno 2010 ŝi rolas kiel volontulino ĉe la TEJO-oficejo en Roterdamo.

Manuela RONCO
Matteo Favoni; Nicoletta Venco.


  Oficialaj dokumentoj
• La antaŭa (2009-10) kaj sekva estraro (2011-12)
• La protokolo de la jarasembleo 2010 (per kiu elektiĝis la estraro) (itale)
• La jarfina morala raporto (itale)
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoItala Esperantista Junularo
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italio
Tel/Fakso: +39 02 58 10 08 57
Retpoŝtadreso: iej@esperanto.it
Junulara sekcio de IEF; landa sekcio de TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia