Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
REKLAMO
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Agado en 2011-2012
  Estraro

La estraro 2011/2012 de Itala Esperantista Junularo.

Gianfranca Gastaldi (prezidanto, respondeculino rilatoj kun IEF)
Naskiĝinta en Torino en 1981, ŝi studis tie, krom mallonga periodo en Svisio. Ŝi estas esploristo en la fako de psikologio ĉe la Universitato de Torino. Ŝi eklernis Esperanton en 2008, en Neŭŝatelo (Svisio), en la kunularo de Ĉesko Reale. Ŝi ekestraraniĝis en 2010 kaj prezidantas ekde 2011.


Gianfranca GASTALDI
Tommaso Manzon (vicprezidanto)
Naskiĝinta en 1991 en Pordenono, (bedaŭrinde por li) li daŭre loĝas tie. Li lernas en la klasika lernejo Leopardi, kaj eklernis Esperanton per la retpoŝta kurso KIREK. Lia unua Esperanto-renkontiĝo estis IJF 2010, dum kiam li ekestraraniĝis.

Tommaso MANZON
Elina Koryak (kasisto)
Naskiĝinta en 1988 en Tiraspolo, en Ĉednestrio (nuntempe oficiale parto de Moldavio), ŝi loĝas kaj studas en la piemonta ĉefurbo Torino. Ŝi nun revenas al kasisteco post unu jaro da prezidanteco; antaŭ tio, ŝi jam rolis kiel kasistino dum pluraj jaroj.


Elina KORYAK
Pierre Caliari (vickasisto)
Naskiĝinta en Milano en 1991, li plu loĝas en la lombardia ĉefurbo, kie li studas meĥanikan inĝenierarton. Li malkovris Esperanton dum decembro 2009 danke al Vikipedio, kaj li trapasis la Kurson de Esperanto dum somero 2010. IJF 2011 estis lia unua Esperanto-aranĝo, dum kiu li alprenis enkondukan rolon en la estraro - tiun de vickasisto.


Pierre CALIARI
Michele Guerriero (respondeculo pri kontaktoj kun lokaj grupoj)
Naskiĝinta en Maglie en 1987, li pluloĝas tie ĝis translokiĝo al Torino (2006), kie li studas energian inĝenierarton. Li ekkonas Esperanton 2010 danke al afiŝo en la universitato, kiu kondukas lin al la torina grupo; li trapasas la retkursojn KaPe kaj KIREK, kaj partoprenas EsperanTagon dum majo 2010 kaj la 35-an IJF en Pornassio (IM). Dum tiu unua IJF, li rolas kiel helpanto kaj ekskurs-estro; li tiam elektiĝas kiel estrarano taskigita pri kontaktoj kun lokaj grupoj.


Michele GUERRIERO
Michael Boris Mandirola (delonga estrarano, jama prezidanto)
Naskiĝinta en 1988 en Novaro, li loĝas en Barcelono. Jama prezidanto, li pasintece reprezentis IEJ en la komitato de TEJO kaj plu kunlaboras tie kiel Komitatano B. Li nuntempe respondecas pri la eksteraj rilatoj de TEJO. Li estas dum sia sesa jaro en la estraro.


Michael Boris MANDIROLA

  Estraranoj eksiĝintaj dumjare
Andrea Resta (respondeculo pri kontaktoj kun Nova Sento en Reto)
Naskiĝinta kaj eksinfaniĝinta en Brindizio, li loĝas en Milano ekde 6 jaroj, interrompitaj per eksterlanda studjaro en Granado, Hispanio. Li magistriĝas en Komputila Inĝenierarto kaj ekkonatiĝis Esperanton dum somero 2010. Li trapasis la retkurson Kirek kaj la sekvan oktobron li partoprenis PSKK-on en Belgio, ĝis nun lia nura internacia E-renkontiĝo. Li prizorgas la ĝisdatigon kaj reaspektigon de la retejo de la 78-a Itala Kongreso de Esperanto (Torino, 2011) kaj de la rilata Grundtvig-seminario.


Andrea RESTA

  Oficialaj dokumentoj
• La antaŭa (2010-11) kaj sekva estraro (2012-13)
• La protokolo de la jarasembleo 2011 (per kiu elektiĝis la estraro)

SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoItala Esperantista Junularo
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italio
Tel/Fakso: +39 02 58 10 08 57
Retpoŝtadreso: iej@esperanto.it
Junulara sekcio de IEF; landa sekcio de TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia