Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
REKLAMO
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Estraro
La Estraron konsistigas la aktivuloj, kiuj prizorgas kaj organizas la agadon de IEJ. Estraranojn oni elektas ĉiujare dum Internacia Junulara Festivalo.

  La nuna estraro (2012/13)

La estraro 2012/2013 de Itala Esperantista Junularo.

Pierre Caliari (prezidanto, respondeculo pri la rilatoj kun IEF)
Li naskiĝis en Milano 1991/05/22, kaj tie loĝas, frekventante la unuan studjaron pri Juro. Li malkovris Esperanton Decembre de 2009, perrete, itigante la kurson “KaPe” Aŭguste/Septembre de 2010. Dum 2011-2012 li okupis postenon kiel ano de la estraro de IEJ, kaj komencis ekkoni la mondon de la internaciaj e-renkontiĝoj, partoprenante ĉiujn plej gravajn eventojn. Ekde somero 2012 li estas prezidanto de IEJ.


Pierre CALIARI
Alessandro Cattaneo
Naskiĝinta la 5-an de Aprilo 1986 en Saronno (Varese/Varezo), li magistriĝis pri Matematiko ĉe Studa Universitato de Milano, kie nuntempe studantas en doktora kurso pri Matematiko. Okupiĝas pri scienca diskonigo, kunlaborante, interalie, kun la Centro “matematita” kaj kun la diskoniga revuo “XlaTangente” (Perlatanĝanto). En 2011 komencas kunlaboradon kun Cesco Reale (Ĉesko Realo), kiu igos lin malkovri Esperanton kaj eniĝi IEJ-n.


Alessandro CATTANEO
Samanta Chittolina
Naskiĝis en Savono en la 10a de Julio 1985, nune ŝi loĝas en Ĝenovo. Ŝi studas Internaciajn kaj Diplomatikajn Sciencojn, laŭonidire ŝi finfine havos la diplomon antaŭ la fino de la jaro 2012. Dumtempe ŝi laboras kiel web content editor kaj copywriter (pli simple: skribistino) por kelkaj retejoj, kaj estas voluntulino por asocio kiu helpas sendomulojn. En la jaro 2011 ŝi konis la IEJ por la unua fojo, helpita de Manuela Ronco pere de la retejo “Couchsurfing”. En 2012, post ŝia partoprenado al la Ĉervia IJF, ŝi eklaboris kun la IEJ skribante artikolojn por “Nova Sento” kaj prizorgante la rilatojn kun la gazetaro.


Samanta CHITTOLINA
Stefano Di Fermo (kasisto)
Li naskiĝis en Peskaro (PE) la 9a de Augusto 1987, estas doktor en Mekanika Inĝenierio kaj studas por magistriĝi en Gestionala Inĝenierio ĉe la Politeknika Universitato de Torino. Li alproksimiĝis hazarde al la Esperanta mondo, lernante (pli malpli...) la lingvon pere de la uzo. Dum lia unua IJF (2011) li rimarkis la interesan kaj amuzan etoson, kaj decidis kandidatiĝi en 2012 al la estraro kiel kasisto, por plibone koni ĉi tiun mondon kaj la tiesajn homojn.....aldone al gajni sperton por liaj studoj


Stefano DI FERMO
Michele Guerriero (vicprezidanto, respondeculo pri kontaktoj kun lokaj grupoj)
Naskiĝinta en Maglie/Malje (Lecce/Leĉo) 1987/07/07, li studas Energian Inĝenierarton ĉe Politeknika Universitato de Torino, kie li loĝas de 5 jaroj; okupiĝas libertempe pri reklamadaj, komercaĵaj, aranĝadaj kaj tradukaj laboroj. Li malfinis studi Esperanton en 2010, scivoligita de afiŝo kroĉita en sia universitato, pria al Esperanto-Centro de Torino; ekde tiam li faris la retajn kursojn “KaPe” kaj KIREK, sukcese itigante ilin. Li partoprenis 35-an IJF-n en Pornassio/Pornasjo (Imperia/Imperjo), kie li elektitis estrarano; li reprezentis Italujon dum IJS 2011 kaj kontribuis organizi 36-an IJF-n en Ĉervjo/Cervia (Raveno/Ravenna) en 2012, dum kiu li konfirmitis konsilanto en la estraro de IEJ.


Michele GUERRIERO
Michael Boris Mandirola (longsperta konsilanto, rilatoj kun Esperantujo)
Naskiĝinta en Novaro 1988/02/10, informadika diplomito ekde 2006, doktoriĝonto pri Informadika Inĝenierarto ĉe la Torina Politekniko. Li aktivas ankaŭ en BEST (Board of European Students of Technology) ekde 2009. Esperantisto ekde 2005, li frekventis unue KIREK-n kaj poste kurson ĉe la Esperanto-Grupo de Vercelli (Verĉelo). Ĉijare anas en la estraro de IEJ la sepan fojon, el kiuj unu estis victrezoristo, unu vicprezidanto kaj unu prezidanto. Respondeculo de IEJ por la eldono de Ratmano kaj Diaboliko, ekde 2007 ĝis 2010 estis komitatano A en TEJO, ekde 2010 ĝis 2011 komitatano B kaj ekde 2011 vicprezidanto, respondece pri eksteraj rilatoj. Krome, li vicprezidantas en la Verĉela esperanto-grupo ekde 2008, anas en la nacia konsilantaro de IEF ekde 2009 (kaj en la estraro ekde 2011), vicprezidantas en “ARĈI Esperanto” de 2010 kaj konsilantas en Nitobo ekde 2011. Li instruis Esperanton (baz- kaj mez-nivele) malsamkuntekste kaj malsamnivele. Li partoprenis pli ol 30 esperanto-renkontiĝojn.


Michael Boris MANDIROLA
Riccardo Moschetti
Naskiĝinta 1987/03/12 en Sondrio/Sondrjo, li magistriĝis pri Matematiko ĉe Studa Universitato de Milano 2011. Nuntempe li estas doktora studanto ĉe Studa Universitato de Pavio. Okupiĝas pri scienca diskonigo, kunlaborante, interalie, kun la Centro “matematita” kaj kun la diskoniga revuo “XlaTangente” (Perlatanĝanto). Estas sekretario, fondinto-membro kaj sonteknikisto de la asocio “Rem”, kiu mastrumas registrostudion en la urbo Sondrjo. 2011 li komencis kunlaboradon kun Cesco Reale (Ĉesko Realo), kiu igos lin malkovri Esperanton kaj eniĝi IEJ-n.


Riccardo MOSCHETTI
Ilenia Pennini (sekretario)
Naskiĝinta en Moncalieri/Monkaliero (Torino) 1983/09/15, magistriĝis pri Medicinaj Bioteknologioj ĉe la fako pri Medicino kaj Kirurgio ĉe la Universitato di Torino, loĝas en Torino; laboras por la bonstato de la homoj kaj interesiĝas pri skribado, dancado, teatro kaj sociaj agadoj. Ŝi komencis lerni Esperanton 2011 kiel ilon por komuniki kaj ekkoni novajn homojn; unue per la reta kurso “KaPe”, poste per frekventado la kursojn organizitaj ĉe la esperanta klubo de Torino. Ŝi partoprenis EsperanTagon Decembre de 2011 en Milano kaj poste 36-an IJF-n en Ĉervjo/Cervia, kie elektitis estrarano.


Ilenia PENNINI
Lorenzo Scarduelli
Li naskiĝis en la jaro 1992 en Milano, kie li gajnis, suferege, la sciencan abiturientdiplomon 2011. Poste li enskribiĝis al Politeknika Universitato de Milano, ĉe la fako Arĥitekturo. Dum kelkaj jaroj li kunlaboris kun Emergency (Emerĝenco), prizorgante la organizajn aspektojn kaj kunlaborante kun la loka komitato. Li malkovris Esperanton danke al lia amiko Pierre Caliari (Petro Kaliaro), kiu konvinkis lin partopreni al IJF 2012, kiam li decidis kandidatiĝi al la estraro. Kiel estrarano, nuntempe li zorgas pri grafikajn aspektojn de la interreta parto (retpaĝaro, varbiloj, ktp.). Li estas sincera amiko de Frodo Baggins.


Lorenzo SCARDUELLI

  Dumjaraj eksiĝintoj

Gianfranca Gastaldi (prezidanto, respondeculo pri la rilatoj kun IEF)
Ŝi naskiĝis en Torino 1981, kie ricevis sian instruadon, krom mallongdaŭra Svislanda periodeto. Okupiĝas pri esplorado pri Psikologio (precipe en la sektoroj Edukada Psikologio kaj Kultura Psikologio) ĉe Studa Universitato de Torino. Malfinis pliprofundiĝi tem Esperanto 2008, en Neŭŝatelo/Neuchâtel (Svislando), eniĝante la grupon estritan de Francesco Reale (Ĉesko Realo). Elektita 2010 (34-a IJF – Roncegno/Ronĉenjo) estrarano de IEJ por la jaroj 2010/2011, dum 2011a IJF elektitis prezidanto; ĉe tiu posteno rekonfirmitis okaze de la 36-a festivalo (Ĉervjo/Cervia, 2012).


Gianfranca GASTALDI

  Oficialaj dokumentoj
• La antaŭa estraro (2010-11)
• La protokolo de la jarasembleo 2011 (per kiu elektiĝis la estraro)

  La pasintaj estraroj
 
 
 
 
 
 
1976/77
1977/78
1978/79
1979/80
1980/81
1981/82
1982/83
1983/84
1984/85
1985/86
1986/87
1987/88
1988/89
1989/90
1990/91
1991/92
1992/93
1993/94
1994/95
1995/96
1996/97
1997/98
1998/99
1999/00
2000/01
2001/02
2002/03
2003/04
2004/05
2005/06