Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
REKLAMO
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
La ejo de IJF 2010
Internacia Junulara Festivalo okazos de la 31-a de marto ĝis la 6-a de aprilo 2010 en la hotel Semiramis en la komunumo Roncegno, en la provinco de Trento, en la nord-orienta Italio (pliaj informoj en Vikipedio).

  Kiel alveni per aŭtomobilo


Roncegno facile atingeblas per la italia nacia aŭtoŝoseo A22 Brennero-Modena. El ambaŭ direktoj, ni rekomendas la elirejon Trento Centro. Elirinte, pluiru laŭ la nacia strato SS 47 en la direkton de Padovo kaj Venecio je 30 km. La festivalejo situas en la urbocentro de Roncegno, ĉe la adreso Via Pola 9, preskaŭ 2 kilometrojn for de la elirejo Marter/Roncegno/Ronchi.

Se vi alvenas el Venecio, ni rekomendas eliri el la aŭtoŝoseo en Padovo kaj ekde tie pluiri laŭ la nacia strato SS 47 en la direkton de Trento.

Haveblas detala mapo ĉe Google Mapoj.

Taksitaj distancoj kaj vojaĝtempoj:
• El Brennero: 160 km, unu horo kaj 50 minutoj.
• El Verono: 130 km, unu horo kaj 30 minutoj.
• El Venecio: 170 km, du horoj kaj 20 minutoj.
• El Bolonjo: 260 km, du horoj kaj 40 minutoj. (per Modena-Verono-Trento)
• El Triesto: 260 km, tri horoj kaj 20 minutoj. (per Padovo-SS47)
• El Milano: 280 km, du horoj kaj 50 minutoj. (per Breŝo-Verono-Trento)
• El Torino: 400 km, kvar horoj kaj 10 minutoj. (per Milano-Verono-Trento)
• El Romo: 630 km, kvin horoj kaj 50 minutoj. (per Bolonjo-Modena-Verono-Trento)
• El Munkeno (DE): 360 km, tri horoj kaj 40 minutoj. (per Brennero-Trento)

  Kiel alveni per aviadilo
La plej proksimaj internaciaj flughavenoj estas:

Verono (115 km): flughaveno Verona Villafranca (VRN)
  • El Italio: Bari, Cagliari, Katanio, Napolo, Olbia, Palermo, Romo, Salerno.
  • El aliaj eŭropaj landoj: Arad, Billund, Bukareŝto, Frankfurto, Fuerteventura, Kiŝinevo, Kopenhago, Lanzarote, Londono Gatwick, Moskvo, Munkeno, Parizo, Priŝtino, Tenerifo, Timisoaro, Tirano, Vieno.
  • El ekster Eŭropo: Agadiro, Boavista, Kajro, Djerbo, Fortalezo, Hurghada, Luxor, Maleo, Marakeĉo, Marsa Alam, Mombaso, Monastiro, Sal, Ŝarm-el-Ŝejĥo, Tel-Avivo, Zanzibaro.
Venecio (135 km): flughaveno Venezia Tessera (VCE)
  • El Italio: Bari, Brindizio, Cagliari, Katanio, Napolo, Palermo, Romo Fiumicino.
  • El aliaj eŭropaj landoj: Amsterdamo, Baia Mare, Barcelono, Berlino Schönefeld, Bristolo, Bruselo, Budapeŝto, Bukareŝto, Duseldorfo, East Midlands, Edinburgo, Frankfurto, Ĝenevo, Hamburgo, Hanovero, Istanbulo, Kolno, Kopenhago, Leeds/Bradford, Liono, Lisbono, Londono Gatwick kaj Heathrow, Madrido, Manĉestero, Moskvo, Nico, Oslo, Palma de Majorko, Parizo, Prago, Rigo, Seviljo, Stutgarto, Suĉeava, Timisoaro, Vieno, Zuriko.
  • El ekster Eŭropo: Dubajo, Montrealo, Novjorko, Toronto.
Treviso (135 km): flughaveno Treviso Sant'Angelo (TSF)
   (La flughaveno de Treviso abundas je malmultekostaj flugoj, ekz. RyanAir!)
  • El Italio: Alghero, Bari, Brindizio, Cagliari, Romo Ciampino, Trapanio.
  • El aliaj eŭropaj landoj: Alikanto, Amsterdamo, Barcelono, Bristolo, Bruselo, Budapeŝto, Bukareŝto, Dublino, Duseldorfo, Frankfurto, Katovico, Kluĵo, Kolno, Leeds, Liverpulo, Londono Stansted, Malago, Malto, Oslo, Parizo Beauvais, Prago, Stokholmo, Timisoaro, Tirano, Varsovio.
  • El ekster Eŭropo: Kasablanko.

  Kiel alveni per trajno
La stacidomo Roncegno Bagni Marter situas laŭ la grava fervojlinio Trento-Venecio, kaj atingeblas per multenombraj trajnoj provizitaj de la itala fervojentrepreno Trenitalia (www.trenitalia.it).

El la nordo, ankaŭ eblas vojaĝi ĝis Trento per trajnoj de la aŭstria fervojentrepreno OEBB.

Taksitaj vojaĝtempoj per regionaj trajnoj (la malplej multekostaj):
• El Trento: 50 minutoj
• El Brennero: tri horoj, kun trajnŝanĝo en Bolzano e Trento
• El Venecio: tri horoj, kun trajnŝanĝo en Bassano
• El Bolono: tri horoj kaj 40 minutoj, kun trajnŝanĝo en Trento
• El Milano: kvar horoj kaj 20 minuti, kun trajnŝanĝo en Verono kaj Trento.

La festivalejo, hotelo Semiramis, situas 2,1 kilometrojn for de la stacidomo. Pluiru piede en la direkton de la urbocentro de Roncegno, kaj atingu la straton via Pola.

SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoItala Esperantista Junularo
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italio
Tel/Fakso: +39 02 58 10 08 57
Retpoŝtadreso: iej@esperanto.it
Junulara sekcio de IEF; landa sekcio de TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia