• Itala Kongreso de Esperanto |
| | Konkurso IJFonduso |
IJFonduso estas aparta stipendio por partopreni senpage Internacian Junularan Festivalon. Ĝi esence celas loĝantojn de malriĉaj landoj.
Itala Esperantista Junularo
Dezirante
instigi la partoprenon de novaj esperantistoj al sia Internacia Junulara Festivalo, kiu okazos de la 31-a de marto ĝis la 6-a de aprilo 2010 en Roncegno (Trentino, Italio)
Decidas
estigi fonduson por junaj aliĝontoj al la Festivalo
Postulas
ke la geknaboj, kiuj volas profiti la fonduson, loĝu en land-kategorioj C aŭ D (vidu la paĝon pri kotizoj) kaj estu naskiĝintaj en la jaro 1980 aŭ poste
Premias
maksimume 3 geknabojn, kiuj rajtos senpage aliĝi al Internacia Junulara Festivalo kiel memzorgantoj dum la tuta periodo, kondiĉe, ke ili pretu doni iom da sia tempo por helpi surloke la organizantojn de IJF.
| Bone, sed... kion mi devas fari? | Se vi loĝas en lando en la ĉi-supre menciitaj kategorioj C aŭ D, bonvolu peti pliajn informojn aŭ rekte sendi vian kandidatiĝon al ijf.admin@esperanto.it antaŭ la 28-a de februaro.
|
|
|