Internacia Junulara Festivalo de Esperanto 2010 - Itala Esperantista Junularo
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
REKLAMO
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Internacia Junulara Festivalo 2010
Internacia Junulara Festivalo de Esperanto 2010 - Torgnon (Aosta Valo, Italio) Ĉu vi jam havas ion por fari, je Pasko 2010? Ĉu neeee!? Do tuj aliĝu al IJF 2010, la plej mojosa junulara renkontiĝo en la tuta Esperantio!

Internacia Junulara Festivalo 2010 okazos en Roncegno, mirinda montara urbeto je 570 metroj super marnivelo, je la norda flanko de la valo Valsugana, unu el la plej belaj de la tuta itala regiono Trentino, en la nord-oriento de Italio. (Se vi interesiĝas pri kiel atingi la lokon, vizitu la paĝon pri la festivalejo.)

De la 31-a de marto ĝis la 6-a de aprilo 2010 pli ol cent junuloj, italoj kaj eksterlandanoj, renkontiĝos por diskuti la temon "Kultura tutmondiĝo". La temo estos debatita en prelegoj, diskutrondoj, laborgrupoj kun la plej elstaraj anoj de la itala kaj internacia E-movado. (Se vi interesiĝas pri tiaj enuaj aferoj, vizitu la paĝon pri la ĉijara temo.)

Sed IJF estas ankaŭ multo alia! Kursoj pri dancado, pentrado, sindefendo, origamo, sudokuo kaj tiel plu; kurso de la itala por eksterlandanoj; ekskursoj en la ĉirkaŭaĵoj; kaj, vesperee, koncertoj, teatraĵoj en Esperanto, noktaj promenadoj. Ĝis la noktofin' aktivas drinkejo, diskejo kaj gufujo (speciala teĉambro, por babileti kun la novaj amikoj en trankvila etoso). Kaj, plej substrekinde, nenio estas deviga: ĉiu rajtas decidi por si mem kiel (mal)ŝpari sian tempon.

Ĉu ni sukcesis logi vin? Se jes, informiĝu pri la kotizoj kaj... tuj sendu la aliĝilon!

Apartaj kondiĉoj
• Ĉu vi loĝas en Italio, aĝas malpli ol 30, kaj lernis Esperanton per la reta kurso Kirek (aŭ ĉiukaze atingis la unuanivelan ekzamenon de la Itala Instituto de Esperanto?) Informiĝu pri la konkurso IIE-IEJ.

• Ĉu vi loĝas en malriĉa aŭ malproksima lando, kaj aĝas malpli ol 30? Itala Esperantista Junularo starigas apartan fonduson por aligi vin senpage. Pliinformiĝu ĉe la paĝo pri IJFonduso.

• Ĉu vi loĝas en Germanio? Germanaj partoprenantoj ricevas subtenon por la vojaĝkostoj al IJF danke al la germana ministerio. Pliinformiĝu ĉe Germana Esperanto-Junularo: www.esperanto.de/gej.

• Ĉu vi gajnis niajn konkursojn IIE-IEJ aŭ IJFonduso en 2009 (kiam la festivalo nuliĝis pro tertremo)? Vi rajtas ĝuj vian premion ĉijare. Aliĝu per la reta formularo, klare indikante, ke vi estas pasintjara gajninto.
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoItala Esperantista Junularo
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italio
Tel/Fakso: +39 02 58 10 08 57
Retpoŝtadreso: iej@esperanto.it
Junulara sekcio de IEF; landa sekcio de TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia