• Itala Kongreso de Esperanto |
| | Aliĝkotizoj por IJF 2010 |
Ekzistas kvar landokategorioj, faritaj laŭ la riĉeco kaj la distanco de Italio. Ekzistas, aldone, tri aliĝperiodoj.
La kotizoj de ne-memzorgantoj inkluzivas programon, loĝadon en 3- ĝis maksimume 8-lita ĉambro kaj manĝadon ekde la vespermanĝo de la 31-a de marto ĝis la tagmanĝo de la 6-a de aprilo 2010. La kotizoj de memzorgantoj inkluzivas nur programon kaj loĝadon en la ĉambroj de la festivalejo sen littukoj kaj sen manĝoj.
Kaze de partotempa restado, la kotizo por nememzorgantoj estas tiu de la tria aliĝperiodo por iliaj landokategorio kaj aĝkategorio, dividita per 5 kaj obligita per la nombro de tranoktoj. Memzorgantoj, male, pagas ĉiukaze la tuttempan kotizon.
La kotizoj estas en eŭroj.
Aŭstrio, Belgio, Danio, Finnio, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Irlando, Islando, Italio, Luksemburgo, Nederlando, Norvegio, Svedio, Svisio, Unuiĝinta Reĝlando.
| Aĝo: | 1-7 jaroj | 8-19 jaroj | 20-24 jaroj | 25-30 jaroj | Pli ol 31 jaroj |
| Aliĝo antaŭ la 23-a de februaro | 70 | 140 | 155 | 170 | 215 |
| Aliĝo antaŭ la 15-a de marto | 75 | 155 | 170 | 185 | 235 |
| Aliĝo post la 15-a de marto | 80 | 165 | 185 | 200 | 250 |
Memzorgantoj: 90 eŭroj.
Ĉeĥio, Estonio, Kipro, Malto, Portugalio, Slovakio, Slovenio.
| Aĝo: | 1-7 jaroj | 8-19 jaroj | 20-24 jaroj | 25-30 jaroj | Pli ol 31 jaroj |
| Aliĝo antaŭ la 23-a de februaro | 65 | 135 | 145 | 160 | 205 |
| Aliĝo antaŭ la 15-a de marto | 70 | 145 | 160 | 175 | 220 |
| Aliĝo post la 15-a de marto | 75 | 155 | 170 | 190 | 235 |
Memzorgantoj: 90 eŭroj.
Aŭstralio, Bahamo, Barejno, Brunei, Kanado, Sudkoreio, Kroatio, Unuiĝintaj Arabaj Emirioj, Honkongo, Hungario, Israelo, Japanio, Kataro, Kuvajto, Latvio, Litovio, Novzelando, Polio, Singaporo, Tajvano, Usono.
| Aĝo: | 1-7 jaroj | 8-19 jaroj | 20-24 jaroj | 25-30 jaroj | Pli ol 31 jaroj |
| Aliĝo antaŭ la 23-a de februaro | 60 | 125 | 140 | 150 | 195 |
| Aliĝo antaŭ la 15-a de marto | 65 | 135 | 150 | 165 | 210 |
| Aliĝo post la 15-a de marto | 75 | 150 | 160 | 175 | 225 |
Memzorgantoj: 65 eŭroj.
Ĉiuj ceteraj landoj.
| Aĝo: | 1-7 jaroj | 8-19 jaroj | 20-24 jaroj | 25-30 jaroj | Pli ol 31 jaroj |
| Aliĝo antaŭ la 23-a de februaro | 60 | 120 | 130 | 140 | 185 |
| Aliĝo antaŭ la 15-a de marto | 65 | 130 | 140 | 155 | 200 |
| Aliĝo post la 15-a de marto | 70 | 140 | 150 | 165 | 210 |
Memzorgantoj: 65 eŭroj.
- Ĉiu kiu petos invitleteron (nepre antaŭ la 28-a de februaro) devos kontribui al niaj elspezoj per 5 eŭroj, se tiu aĝas malpli ol 30 jaroj, alie per 10 eŭroj.
- La italoj ne anoj de IEF/IEJ devos krompagi 15 eŭroj (30 eŭroj se ili aĝas pli ol 25 jaroj), eĉ por unu sola tago, aŭ aniĝi surloke.
- Subtenantoj de IEJ ricevos dekprocentan rabaton.
- La kontribuantoj al la programo ricevos rabaton laŭ interkonsento.
- Kotizo por taga partopreno (sen noktoj kaj manĝaĵo) estas 8 eŭroj.
- Kotizo por plia manĝo estas 10 eŭroj.
La loĝantoj de landkategorioj A kaj B sendu antaŭpagon de 30 eŭroj. La loĝantoj de landkategorioj C kaj D sendu antaŭpagon de 15 eŭroj se ili estas eŭropanoj, alikaze nur aliĝilon se ili aliĝas rete, sed se ili aliĝas persone ili antaŭpagu 15 eŭrojn. Oni ne redonos la antaŭpagon al malaliĝintoj; oni redonos eventualan kroman pagon, nur se la malaliĝanto informos nin antaŭ la 15-an de februaro 2009. Eblas transdoni sian aliĝon al ne-aliĝinto, kondiĉe ke tiu prezentu skriban ateston de la transdoninto. Ni alĝustigos la kotizon, sed ĝi ne povos malaltiĝi. Ne eblas transdono de pluraj antaŭpagoj al sama persono.
Nepre kunportu pruvilon de la antaŭpago kaj identigilon.
Por ĉiu persono necesas aparta aliĝilo: grupaj aliĝoj ne estos akceptitaj.
La adreso de la prizorganto de aliĝoj estas:
Francesco Lorenzon, via Pasubio 24, IT-31030 Carbonera TV
ijf.admin (chiocciola) esperanto.it; +39 340 56 96 575.
- Bankokonto: Federazione Esperantista Italiana - sezione giovani, konto n. 932107
Landokodo: IT
Kodo BIC/SWIFT: MEDBITMM
Bankonomo: BANCA MEDIOLANUM
ABI: 03062 - CAB: 34210
Urbo: Basiglio
IBAN: IT84T0306234210000000932107, CIN: T.
- Conto UEA: ieja-z
- Per poŝtomandato adresita al Francesco Lorenzon (vidu supre).
|
|
|