Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
REKLAMO
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
La ejo de IJF 2011
Internacia Junulara Festivalo okazos de la 20-a ĝis la 26-a de aprilo 2011 en la komunumo Pornassio, en la provinco de Imperia, en la nordokcidenta itala regiono Ligurio (pliaj informoj en Vikipedio).

La plena adreso estas: strato Brancher, vilaĝo Nava; komunumo Pornassio (IM).

  Kiel alveni per aŭtomobilo


El la nordo: eliru el la aǔtoŝoseo Torino-Savona (A 6) ĉe Ceva, pluiru laŭ la ŝtata ŝoseo SS28 "del Colle di Nava" direkte al Col di Nava 42 km-n ĝis la vilaĝo Nava. Tie je la dekstra flanko situas straton "Via Brancher" kie situas nia festivalejo.

El la sudokcidento: eliru el la aŭtoŝoseo Ventimiglia-Genova (A 10) ĉe Imperia Est, je la rondiro elektu straton "Via Nazionale" (la unua) kaj pluiru laŭ la ŝtata ŝoseo SS28 "del Colle di Nava" 34 km-n ĝis la vilaĝo Nava. Tie je la maldekstra flanko situas straton "Via Brancher" kie troviĝas nia festivalejo.

El la sudoriento: eliru el la aŭtoŝoseo Genova-Ventimiglia (A 10) ĉe Albenga, sekvi la direkton Alassio-Garessio-Pieve di Teco-Villanova, je la unua rondo sekvu la trian direkte al Pieve di Teco-Villanova kaj poste je la dua rondo sekvu la unuan kaj iru laŭ SP453 direkte al Pieve di Teco, tuj post vilaĝeto Saponiera kaj antaŭ Pieve di Teco pluiru laŭ la ŝtata ŝoseo SS28 "del Colle di Nava" 13 km-n ĝis la vilaĝo Nava. Tie je la maldekstra flanko situas strato "Via Brancher" kie troviĝas nia festivalejo.

  Kiel alveni per aviadilo
La plej proksima flughaveno estas tiu de Cuneo. Sufiĉe proksime estas ankaŭ tiuj de Nico (france Nice), Ĝenovo (itale Genova) kaj Torino. Ene de kelkaj horoj atingeblas ankaŭ la flughavenoj de Milano, Bergamo kaj Pizo (itale Pisa), al kiuj alvenas abunde da malmultekostaj flugoj.

  Kiel alveni per trajno
El la nordo: Oni iru trajne ĝis la stacidomo Ceva, kaj per plua trajno (aŭ anstataŭa buso) ĝis la stacidomo Ormea. De Ormea foriras oftaj busoj al Pornassio, sed memoru, ke la lasta buso foriras el Ormea jam je la 17:34*. Vidu la bustabelon en la pribusa retejo.

El la sudokcidento: Oni iru trajne ĝis la stacidomo Imperia-Oneglia, laŭ la marborda fervojo Marsejlo-Ĝenovo. De Imperia foriras busoj ĝis Pornassio, sed la lasta eliras je la 18:00*. Vidu en la pribusa retejo.

El la sudoriento: Oni iru trajne ĝis la stacidomo Albenga. De Albenga foriras busoj ĝis Pieve di Teco kaj de tie al Pornassio. La lasta estas je la 18:20 sed la lasta kiu permesas atingi la vilaĝon Nava estas je la 14:10*. Vidu en la liguria retpaĝaro pro transportoj.

La trajnoj estas provizitaj de la itala fervojentrepreno Trenitalia (www.trenitalia.it).

* Se vi ne sukcesas trovi alveneblecon antaǔ la lasta buso, bonvolu kontakti nin, kaj ni klopodos ellabori solvon por vi.

SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoItala Esperantista Junularo
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italio
Tel/Fakso: +39 02 58 10 08 57
Retpoŝtadreso: iej@esperanto.it
Junulara sekcio de IEF; landa sekcio de TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia