Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
REKLAMO
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Internacia Junulara Festivalo 2011
Internacia Junulara Festivalo de Esperanto 2011 - Pornassio (Ligurio, Italio) Ĉu vi jam havas ion planitan por Pasko 2011? Ĉu ne?!!! Do, tuj aliĝu al IJF 2011, la plej mojosa junulara renkontiĝo en la tuta Esperantio!

Internacia Junulara Festivalo 2011 okazos en Pornassio, montara urbeto en la provinco de Imperio, en Ligurio. Ĝi situas je la lasta rando de la Valo Aroŝa, kontaktpunkto inter du medioj kiuj mirinde kunekzistas: la mediteranea, en la plejsuda parto de la teritorio, kaj la alpa, je la limo kun Piemonto. Fakte, la festivalejo troviĝas 900 metrojn super marnivelo, apud la vilaĝo Colle di Nava, sed ĝi distancas nur 30 kilometrojn de la maro! (por scii kiel atingi la lokon, jen paĝo pri la festivalejo).

De la 20-a ĝis la 26-a de aprilo 2011 pli ol cent junuloj, italoj kaj eksterlandanoj, renkontiĝos por diskuti la temon "Vojaĝantaj generacioj", sed ankaŭ por amikumi kaj amuziĝi en junulara, internacia etoso. La programo abundos je interesaj kontribuoj, prelegoj, tablorondoj, laborgrupoj, ludoj, koncertoj, ekskursoj, kaj multo alia! Tenu vin ĝisdata, konsultante la paĝon pri la programo kaj, se vi havas proponojn, indiku tion en la aliĝilo aŭ sciigu nin per retpoŝto.

Ĝis la noktofin’, kiel tradicie, aktivos drinkejo, diskejo kaj gufujo (speciala teĉambro, por babileti kun la novaj amikoj en trankvila etoso). Kaj, plej substrekinde, nenio estas deviga: ĉiu rajtas decidi por si mem kiel (mal)ŝpari sian tempon.

Ĉu ni sukcesis logi vin? Se jes, informiĝu pri la kotizoj kaj... tuj sendu la aliĝilon!

Apartaj kondiĉoj
• Ĉu vi loĝas en Italio, aĝas malpli ol 30, kaj lernis Esperanton per la reta kurso Kirek (aŭ ĉiukaze atingis la unuanivelan ekzamenon de la Itala Instituto de Esperanto?) Informiĝu pri la konkurso IIE-IEJ.

• Ĉu vi loĝas en malriĉa aŭ malproksima lando, kaj aĝas malpli ol 30? Itala Esperantista Junularo starigas apartan fonduson por aligi vin senpage. Pliinformiĝu ĉe la paĝo pri IJFonduso.

• Ĉu vi loĝas en Germanio? Germanaj partoprenantoj ricevas monsubtenon pri la vojaĝkostoj al IJF danke al la germana ministerio. Pliinformiĝu ĉe Germana Esperanto-Junularo: www.esperanto.de/gej.

Contatti
Se vi deziras kontakti nin por kunlaborad-proponoj, helpopetoj, demandoj aŭ duboj, nepre sendu retmesaĝon al iej@esperanto.it.
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoItala Esperantista Junularo
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italio
Tel/Fakso: +39 02 58 10 08 57
Retpoŝtadreso: iej@esperanto.it
Junulara sekcio de IEF; landa sekcio de TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia