Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
REKLAMO
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Aliĝkotizoj por IJF 2011
  Kotizoj por partopreno
La aliĝkotizo dependas de via lando kaj aĝo.

La kotizo inkluzivas programon, loĝadon en 3- ĝis maksimume 8-lita ĉambro kaj manĝadon ekde la vespermanĝo de la 20-a ĝis la tagmanĝo de la 26-a de aprilo 2011. La kotizoj de memzorgantoj inkluzivas nur programon kaj loĝadon en la ĉambroj de la festivalejo sen littukoj nek manĝoj.

Okaze de partotempa restado, la kotizo por nememzorgantoj estas tiu de la tria aliĝperiodo por iliaj landokategorio kaj aĝkategorio, dividita per 5 kaj obligita per la nombro de tranoktoj. Memzorgantoj, male, pagas ĉiukaze la tuttempan kotizon.

Aliĝu baldaŭ!
• Aliĝantoj post la 20-a de januaro ricevos malrabaton je +15€.
• Aliĝantoj post la 1-a de marto ricevos malrabaton je +25€.
• Fine, aliĝantoj post la 15-a de aprilo (inkluzive de surlokaj aliĝantoj) ricevos malrabaton je +35€.

Aliĝ-kotizo
Lando: \ Aĝo:5-19 jaroj20-24 jaroj25-30 jarojPli ol 31 jaroj
Kategorio A125140155205
Kategorio B110125140190
Kategorio C100115125175

Kategorio A: Aŭstrio, Belgio, Danio, Finnio, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Irlando, Islando, Italio, Luksemburgio, Nederlando, Norvegio, Slovenio, Svedio, Svisio, Unuiĝinta Reĝlando.
Kategorio B: Aŭstralio, Bahamoj, Bahrejno, Brunejo, Ĉeĥio, Estonio, Honkongo, Hungario, Israelo, Japanio, Kanado, Kataro, Kipro, Kroatio, Kuvajto, Litovio, Malto, Nov-Zelando, Omano, Polio, Portugalio, Singapuro, Slovakio, Sud-Koreio, Tajvano, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Usono.
Kategorio C: Ĉiuj ceteraj.

Memzorgantoj pagas 95 eŭrojn (kategorio A) aŭ 75 eŭrojn (kategorioj B kaj C) por la tuta semajno.

  Krompagoj kaj rabatoj
  • Ĉiu kiu petos invitleteron (nepre antaŭ la 28-a de februaro) devos kontribui al niaj elspezoj per 5 eŭroj, se tiu aĝas malpli ol 30 jaroj, alie per 10 eŭroj.
  • La italoj ne anoj de IEF/IEJ devos krompagi 15 eŭroj (30 eŭroj se ili aĝas 25 jarojn aŭ pli), eĉ por unu sola tago, aŭ aniĝi surloke.
  • Subtenantoj de IEJ ricevos dekprocentan rabaton.
  • La kontribuantoj al la programo ricevos rabaton laŭ interkonsento.
  • Kotizo por plia manĝo estas 5 eŭroj.
  Kiel pagi?
La loĝantoj de landkategorioj A kaj B sendu antaŭpagon de 30 eŭroj. La loĝantoj de landkategorio C sendu antaŭpagon de 15 eŭroj se ili estas eŭropanoj, alikaze nur aliĝilon se ili aliĝas rete, sed se ili aliĝas persone ili antaŭpagu 15 eŭrojn. Oni ne redonos la antaŭpagon al malaliĝintoj; oni redonos eventualan kroman pagon, nur se la malaliĝanto informos nin antaŭ la 15-a de februaro 2011. Eblas transdoni sian aliĝon al ne-aliĝinto, kondiĉe ke tiu prezentu skriban ateston de la transdoninto. Ni alĝustigos la kotizon, sed ĝi ne povos malaltiĝi. Ne eblas transdono de pluraj antaŭpagoj al sama persono.

Nepre kunportu pruvilon de la antaŭpago kaj identigilon.

Por ĉiu persono necesas aparta aliĝilo: grupaj aliĝoj ne estos akceptitaj.

La adreso de la prizorganto de aliĝoj estas:
Francesco Lorenzon, via Pasubio 24, IT-31030 Carbonera TV
ijf.admin (chiocciola) esperanto.it; +39 340 56 96 575.

Pagmanieroj
  • Bankokonto: Federazione Esperantista Italiana - sezione giovani, konto n. 932107
    Landokodo: IT
    Kodo BIC/SWIFT: MEDBITMM
    Bankonomo: BANCA MEDIOLANUM
    ABI: 03062 - CAB: 34210
    Adreso: Via Francesco Sforza 15, Basiglio
    Urbo: Basiglio
    IBAN: IT84T0306234210000000932107, CIN: T.
  • Conto UEA: ieja-z
  • Per poŝtomandato adresita al Francesco Lorenzon (vidu supre).
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoItala Esperantista Junularo
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italio
Tel/Fakso: +39 02 58 10 08 57
Retpoŝtadreso: iej@esperanto.it
Junulara sekcio de IEF; landa sekcio de TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia