Lingvejo - Festival Giovanile Internazionale 2011 - Gioventù Esperantista Italiana
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
PUBBLICITÀ
 
Lingvejo
DE - EL - EN - EO - ES - FR - IT - PT

Saluton al ĉiuj lingvemuloj!

Ĉu vi ŝatas vojaĝi, lerni lingvojn kaj malkovri novajn kulturojn? Ĉu vi volas vivi interkulturan sperton, kun cento da junuloj el la tuta mondo?
Dum la Paska periodo, ekde la 20-a ĝis la 26-a de aprilo 2011, okazos proksime al Ĝenovo la venonta Internacia Junulara Festivalo, kun la temo "Vojaĝantaj generacioj". Krom la riĉa programo en Esperanto, kiu inkuzivas kursojn, ekskursojn, koncertojn, prelegojn, diskejon kaj multon alian, ankaŭ okazos la tutnova programero Lingvejo: babiladoj en la itala, germana, franca, hispana kaj aliaj lingvoj famkonataj aŭ malpli oftaj. La ideo estas oferti por ĉiu lingvo po unu konversacihoro tage, estrota de denaskuloj kiuj moderigos, korektos kaj donos sugestojn. Nun ni estas serĉantaj partoprenontojn kiuj volas esti grupmoderigontoj pri sia lingvo, kandidatiĝu! Sed atentu: la lokoj haveblaj por Lingvejo estas nur 30!

Por informoj:
lingvejo@esperanto.it (nur pri Lingvejo)
ijf.admin@esperanto.it (pri la festivalo)

Se vi ne konas la lingvon Esperanton, neniu problemo, dum la festivalo eblos partopreni kursojn por komencantoj kaj progresintoj. Sed Esperanto estas tiel simpla ke oni povas facile lerni ĝin sole. Jen du multlingvaj retejoj, kie trovi materialojn kaj senpagajn kursojn:
www.lernu.net
www.kurso.com.br

Por la lingvemuloj, vizitu: www.polyglotclub.com

  Provizora programo
Lingvejo
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoGioventù Esperantista Italiana
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italia
Tel/Fax: 02 58 10 08 57
Posta elettronica: iej@esperanto.it
Sezione giovanile della FEI; sezione italiana della TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia