| La programo de IJF 2011 |
Prelegoj, kursoj, laborgrupoj, debatoj, muziko, teatrumado, nenifarado... ĉio ĉi okazas dum IJF. Jen skizo de la ĉijara programo: pliaj detaloj estos aldonitaj iom post iom. Sed memoru: nenio estas deviga dum IJF, kaj ĉiu elektas por si mem kiel (mal)ŝpari sian tempon!
Prelegoj kaj diskutrondoj |
- pri Pasporta Servo, Couchsurfing, Car Sharing, kaj aliaj sociaj retoj por vojaĝemuloj;
- pri volontulado kaj staĝoj eksterlande;
- pri la Esperantaj kulturo kaj movado;
- pri TEJO-agadoj;
- pri poezia kaj muzika verkado;
- ...
- Por novuloj estas preparata aparta programo, kun paroligaj rondoj, prezentoj de Esperanto-movado kaj kulturo, ludoj, kaj tiel plu.
- Esperanto por komencantoj, progresintoj, kaj spertuloj;
- Enkonduko al la itala lingvo;
- Enkonduko al la nederlanda lingvo;
- Enkonduko al la rusa lingvo;
- Projekto Lingvejo;
- Aliaj lingvoj (via kontribuo tre bonvenas!);
- ...
- Kurso de itala kuirarto;
- Lernado de Esperantaj kantoj;
- Tabloludoj kaj kvizoj;
- Homlupa nokto;
- Perlumado;
- ...
Sporta kaj bonfartiga programo |
- Matena gimnastiko;
- Jogo;
- Memdefendo;
- Kapoejro;
- Boĉoj;
- Ŝacu-masaĝoj;
- ...
- al maro;
- en montaro;
- al Ĝenovo
Vespera kaj nokta programo |
- Koncertoj;
- Teatraĵo;
- Trinkejo, gufujo kaj diskejo;
- Internacia trinkmanĝa nokto (kunportu specialaĵojn el via regiono aŭ lando!);
- Internacia vespero (vi mem povas kontribui!);
- ...
Ĉu vi ŝatus prezenti programeron, kurson aŭ prelegon (en Esperanto) dum IJF, aŭ kontribui al tiuj de ni proponitaj? Ne estu timema, kontaktu nin por sciigi pri via dispono! Memoru, ke tiu, kiu prizorgas programerojn, ĝuos rabaton de sia aliĝkotizo.
|
|
|