Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
REKLAMO
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
La temo de IJF 2011
La ĉi-jara temo estos: “Vojaĝantaj generacioj: vizitantoj, elmigrintoj kaj kosmopolitoj, hieraŭ kaj hodiaŭ”. Vojaĝi, translokiĝi, migri, ekmoviĝi aŭ esti moviĝantaj, estas konataj kondiĉoj, komunaj al homaj civilizoj, en ĉiuj epokoj, kaj geografiaj regionoj. Ili tamen efektiviĝas ĉiufoje laŭ malsamaj signifoj kaj manieroj. La teritoria moviĝo, krome, starigas ankaŭ ŝanĝojn en la koncepto pri si mem, pri la aliaj, kaj pri la homaj rilatoj. Tiujn ĉi vivspertojn oni pritraktos dum IJF, per prelegoj, tablorondoj kaj laborgrupoj, kun aparta atentemo al interkultura kaj intergeneracia konfrontado.

Ni nun prilaboras la programon. Kiel kutime, al la kultura kaj tem-rilata parto aldoniĝos distraj programeroj: ĉiuj kontribuoj de la partoprenantoj estos bonvenaj.
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoItala Esperantista Junularo
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italio
Tel/Fakso: +39 02 58 10 08 57
Retpoŝtadreso: iej@esperanto.it
Junulara sekcio de IEF; landa sekcio de TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia