• Itala Kongreso de Esperanto |
| | La ejo de IJF 2012 |
La ejo estas hotelo Tania, en la urbo Cervia (RA).
Kiel alveni aŭte: Se vi alvenas de nordo tra Bolonjo, eniru la branĉon de la aŭtoŝoseo A14 direkte al Ravenna kaj eliru ĉe Zona industriale sud / Lidi sud / Ravenna Centro / Milano Marittima-Cervia. Se vi alvenas de sudo tra Ankono, eliru la aŭtoŝoseon ĉe Rimini Nord. Veturu al Cervia kaj sekvu la indikojn kiujn vi ricevos en la dua informilo.
Kiel alveni trajne: Estas stacio en Cervia kiu situas laŭ trajnlinio Ravenna-Rimini de la itala nacia fervojsistemo. La plena nomo de la stacio estas "Cervia - Milano Marittima", sed atentu: estas neniu rilato kun la urbo Milano! :-) Por pliaj informoj http://www.trenitalia.it/ . Por vidi la piediron ekde la stacidomo ĝis la hotelo, alklaku ĉi tie.
Kiel alveni aviadile: la flughaveno plej proksima estas tiu de Rimini. Proksimas ankaŭ tiuj de Forlì, Bolonjo kaj Ankono. En Bolonjo aparte abundas flugoj de RyanAir kaj Wizzair.
|
|
|