Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
REKLAMO
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Konkurso IJFonduso
La konkurso IJFonduso 2012 fermiĝis!

Jen la gajnintoj:
1-a loko: Sandra BRUžAITĖ (Litovio)
2-a loko: Aiste NORKUTĖ (Litovio)
3-a loko: Dorota RODZIANKO (Polio)



IJFonduso estas aparta stipendio por partopreni senpage Internacian Junularan Festivalon. Ĝi esence celas loĝantojn de malriĉaj landoj.

  Regularo
Itala Esperantista Junularo

Dezirante
instigi la partoprenon de novaj esperantistoj al sia Internacia Junulara Festivalo, kiu okazos de la 4-a ĝis la 10-a de aprilo 2012 en Cervia (Ravenna, Italio)

Decidas
estigi fonduson por junaj aliĝontoj al la Festivalo

Postulas
ke la geknaboj, kiuj volas profiti la fonduson, loĝu en la landokategorioj B aŭ C aŭ D (vidu la paĝon pri kotizoj) kaj estu naskiĝintaj en la jaro 1981 aŭ poste

Premias
tri geknabojn, kiuj rajtos senpage aliĝi al Internacia Junulara Festivalo kiel memzorgantoj dum la tuta periodo, kondiĉe, ke ili pretu doni ĉiutage iom da sia tempo por helpi surloke la organizantojn de IJF.

  Bone, sed... kion mi devas fari?
Se vi loĝas en lando en la ĉi-supre menciitaj kategorioj B, C aŭ D, bonvolu rekte sendi vian kandidatiĝon al ijf.admin@esperanto.it antaŭ la 31-a de januaro. Bonvolu klarigi vian plenan nomon, naskiĝdaton, naciecon, loĝlandon kaj priskribu vian situacion. Ankaŭ aldonu informojn pri via rilato kun Esperanto - kiam vi eklernis ĝin? Ĉu vi jam partoprenis Esperanto-aranĝojn?
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoItala Esperantista Junularo
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italio
Tel/Fakso: +39 02 58 10 08 57
Retpoŝtadreso: iej@esperanto.it
Junulara sekcio de IEF; landa sekcio de TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia