tInternacia Junulara Festivalo de Esperanto 2012 - Itala Esperantista Junularo
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
REKLAMO
English English »
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
Internacia Junulara Festivalo 2012
Internacia Junulara Festivalo de Esperanto 2012 - Cervia (Emilio-Romanjo, Italio) Ĉu vi jam havas ion planitan por Pasko 2012? Ĉu ne?!!! Do, tuj aliĝu al IJF 2012, la plej mojosa junulara renkontiĝo en la tuta Esperantio!

Internacia Junulara Festivalo 2012 okazos en Cervia, mara urbo en la provinco de Raveno (Ravenna), en Emilio-Romanjo. Ĉe la Adriatika maro, ĉi tiu loko estas tre fama en Italio kaj ankaŭ en Eŭropo ĉefe kiel someran lokon, pro ĝia tutjara milda klimato, pro ĝiaj tagaj kaj noktaj trinkejoj, kaj pro la belega regiono, en kiu troviĝas. La festivalejo estos la hotelo Tania, situanta en la urbocentro, apud la maro! (por scii kiel atingi la lokon, jen paĝo pri la festivalejo).

De la 4-a ĝis la 10-a de aprilo 2012 pli ol cent junuloj, italoj kaj eksterlandanoj, renkontiĝos por diskuti la temon "Novaj lingvaĵoj por novaj komunikiloj: de Leibniz al Zuckerberg, tra Turing", sed ankaŭ por amikumi kaj amuziĝi en junulara, internacia etoso. La programo abundos je interesaj kontribuoj, prelegoj, tablorondoj, laborgrupoj, ludoj, koncertoj, ekskursoj, kaj multo alia! Tenu vin ĝisdata, konsultante la paĝon pri la programo kaj, se vi havas proponojn, indiku tion en la aliĝilo aŭ sciigu nin per retpoŝto.

Ĝis la noktofin’, kiel tradicie, aktivos drinkejo, diskejo kaj gufujo (speciala teĉambro, por babileti kun la novaj amikoj en trankvila etoso). Kaj, plej substrekinde, nenio estas deviga: ĉiu rajtas decidi por si mem kiel (mal)ŝpari sian tempon.

Ĉu ni sukcesis logi vin? Se jes, informiĝu pri la kotizoj kaj... tuj sendu la aliĝilon!

Ĉiuj plej lastaj ĝisdatigoj aperas en la festivala blogo: http://italajunularafestivalo.blogspot.com/.

Kia estas IJF?
Ho, vi! Ĉu vi jam spertis la etoson de esperanta festivalo? Neee?!? Do vi ne scias kio vin atendas! Miru ĉi tie:









Jomo-koncerto, IJK 2008: "La Bamba" en Esperanto
Koncerto de Jomo dum Internacia Junulara Kongreso 2008

Koncerto de Ĝanfranko - Send-Krik ("Sand Creek")
Koncerto de Gianfranco Molle dum Internacia Junulara Festivalo 2008: "Fiume Sand Creek" de la itala kantoverkisto Fabrizio De André tradukita al Esperanto

Apartaj kondiĉoj
• Ĉu vi loĝas en Italio, aĝas malpli ol 30, kaj lernis Esperanton per la reta kurso Kirek (aŭ ĉiukaze atingis la unuanivelan ekzamenon de la Itala Instituto de Esperanto?) Informiĝu pri la konkurso IIE-IEJ.

• Ĉu vi loĝas en malriĉa aŭ malproksima lando, kaj aĝas malpli ol 30? Itala Esperantista Junularo starigas apartan fonduson por aligi vin senpage. Pliinformiĝu ĉe la paĝo pri IJFonduso.

• Ĉu vi loĝas en Germanio? Germanaj partoprenantoj ricevas monsubtenon pri la vojaĝkostoj al IJF danke al la germana ministerio. Pliinformiĝu ĉe Germana Esperanto-Junularo: www.esperanto.de/gej.

Contatti
Se vi deziras kontakti nin por kunlaborad-proponoj, helpopetoj, demandoj aŭ duboj, nepre sendu retmesaĝon al ijf.admin@esperanto.it.
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoItala Esperantista Junularo
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italio
Tel/Fakso: +39 02 58 10 08 57
Retpoŝtadreso: iej@esperanto.it
Junulara sekcio de IEF; landa sekcio de TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia