• Itala Kongreso de Esperanto |
| | Aliĝkotizoj por IJF 2012 |
Estas 4 landokategorioj, faritaj laŭ la riĉeco kaj la distanco de Italujo. La kotizoj estas en Eŭroj. La aliĝperiodoj estas: (a) Ĝis la 16-a de januaro 2012, (b) ĝis la 31-a de marto, (c) poste / surloke.
Okaze de partatempa restado, la kotizo de nememzorgantoj estas tiu de la aliĝperiodo C por iliaj lando- kaj aĝkategorio, dividita per 5 kaj obligita per la nombro de tranoktoj. Memzorgantoj pagas ĉiukaze la tuttempan kotizon.
- Ĉiu kiu petos invitleteron (nepre antaŭ la 28-a de februaro) devos kontribui al niaj elspezoj per 5 eŭroj, se tiu aĝas malpli ol 30 jaroj, alie per 10 eŭroj.
- La italoj ne anoj de IEF/IEJ devos krompagi 15 eŭroj (30 eŭroj se ili aĝas pli ol 25 jaroj), eĉ por unu sola tago, aŭ aniĝi surloke.
- Subtenantoj de IEJ ricevos dekprocentan rabaton.
- La kontribuantoj al la programo ricevos rabaton laŭ interkonsento.
- Kotizo por plia manĝo estas 10 eŭroj.
La loĝantoj de landkategorioj A kaj B sendu antaŭpagon de 30 eŭroj. La loĝantoj en eŭropaj ŝtatoj de la landkategorio C sendu antaŭpagon de 30 eŭroj; la aliaj antaŭpagu 15 eŭrojn. Ĉiuokaze via aliĝo validos (kaj vi povos certi pri via loko) nur post ricevo je konfirmo. Nepre kunportu pruvilon de la antaŭpago kaj identigilon. La kotizo de ne-memzorgantoj inkluzivas programon, loĝadon en 3- ĝis 8-lita ĉambro kaj manĝon ekde la vespermanĝo de la 4-a ĝis la tagmanĝo de la 10-a de aprilo. La kotizoj de memzorgantoj inkluzivas nur programon kaj loĝadon en aparta ejo. Oni ne redonos la antaŭpagon al malaliĝintoj; oni redonos eventualan kroman pagon, nur se la malaliĝanto informos nin antaŭ la 15-a de marto 2012. Eblas transdoni sian aliĝon al ne-aliĝinto, kondiĉe ke tiu prezentu skriban ateston de la transdoninto. Ni alĝustigos la kotizon, sed ĝi ne povos malaltiĝi. Ne eblas transdono de pluraj antaŭpagoj al sama persono. Por ĉiu persono necesas aparta aliĝilo: grupaj aliĝoj ne estos akceptitaj. La kotizo por memzorgantoj inkluzivas: loĝado en la ĉambroj de la festivalejo sen littukoj kaj sen manĝoj.
La adreso de la prizorganto de aliĝoj estas:
Pierre Caliari, via A. Inganni 74, IT-20147 Milano MI
ijf.admin (ĉe) esperanto.it; +39 392 39 18 110 (nur por krizsituacioj).
- Bankokonto: Federazione Esperantista Italiana - sezione giovani, konto n. 932107
Landokodo: IT
Kodo BIC/SWIFT: MEDBITMM
Bankonomo: BANCA MEDIOLANUM
ABI: 03062 - CAB: 34210
Adreso: Via Francesco Sforza 15, Basiglio
Urbo: Basiglio
IBAN: IT84T0306234210000000932107, CIN: T.
- UEA-Konto: ieja-z
- Per poŝtomandato adresita al Pierre Caliari (vidu supre).
|
|
|