La programo de Internacia Junulara Festivalo 2012 - Itala Esperantista Junularo
Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista Junularo
REKLAMO
Esperanto Esperanto »
Italiano Italiano »
La programo de IJF 2012
Prelegoj, kursoj, laborgrupoj, debatoj, muziko, teatrumado, nenifarado... ĉio ĉi okazas dum IJF. Baldaŭ enretiĝos skizo de la ĉijara programo: pliaj detaloj estos aldonitaj iom post iom. Sed memoru: nenio estas deviga dum IJF, kaj ĉiu elektas por si mem kiel (mal)ŝpari sian tempon!

Ĉeestos ĉijare multaj spertuloj, delongaj amikoj kaj kunuloj en adventuroj kaj misadventuroj:

  C. Reale
Vivpriskribo
Voĉ-inĝeniero, li havas la internacian diplomon IPA pri fonetiko, ekzamenita far John Wells mem (unu el la plej gravaj esperantistoj kaj fonetikistoj en la mondo!). Li laboras kiel organizanto de kulturaj eventoj pri ludoj, lingvoj kaj matematiko. En Cervia li proponos bazan kurson de Esperanto kaj diversajn ludojn strategiajn, matematikajn kaj komunikadajn.

Li proponos:
  • Esperanto 1 (komencanta kurso)
  • Matematikaj ludoj
  • Strategiaj ludoj
  • Komencludoj
  Davide Astori
Vivpriskribo
Davide Astori instruas Ĝeneralan Lingvistikon ĉe la Universitato de Parma. Magistreco pri Beletro je klasika orientiĝo, doktoreco pri romanidaj lingvoj (LMU – Munkeno), diplomo pri paleografio (Ŝtata Arkivo de Parmo), ĵurnalisto, post instruado de la ‘Lingvo rumana’, ‘Lingvo kaj kulturo hebrea’, ‘Lingvo araba’ kaj ‘Sanskrito’ estas, ekde decembro 2006, esploristo pri generala lingvistiko ĉe la Universitato de la Studoj de Parmo.

Li proponos:
  • Kurso pri Hinda lingvo kaj kulturo:
    1. Sanskrito en hindeŭropa kunteksto
    2. Notoj pri la sanskrita morfologio
    3. Jogo kaj reenkarniĝo en la Gita
    4. Notoj pri esoterika kuracscienco
  • Prelego: novaj ideogramoj
  • Prelego: Homaranismo: por humana kaj neŭtrala religio
  Giorgio Silfer
Vivpriskribo
Giorgio Silfer, doktoro pri modernaj lingvoj kaj pri beletriko, magistro pri historio, estas konata esperantologo kaj verkisto. Profesia instruisto, li delonge rezignis pri instruado, escepte de interlingvistiko kaj esperanto(logio).

Li proponos:
  • Studrondo pri la historio de la esperanto-komunumo
    La fenomeno esperanto estas 125-jara. Sed kiel evoluis Esperanto mem, nome la lingva kolektivo, dum pli ol jarcento? Giorgio Silfer proponas sinoptikan tabelon, tiel ke per sinteza rigardo eblas analizi tiun evoluon. Kompreneble ni renkontos datojn, nomojn, eventojn; sed ankaŭ originalajn komparojn. Ekzemple, kial (la preskaŭ samtempa) cionismo "venkis", kaj esperantismo ne? Demandoj kaj respondoj kompletigos la prezenton. La rondanoj rajtos reteni la studmaterialon, kontraŭ la modesta sumo de du euroj.
  Gunter Neue
Vivpriskribo
Pedagogo pri plenkreskula kaj eksterlerneja junulara klerigado. Li eklernis Esperanton en 1986 kaj en 1988 komencis instrui. Gunter instruas siajn germanlingvajn lernantojn per diversaj instruiloj el la retejo edukado.net, pleje el la kolekto "Ĉu vi aŭdis, ke...?" de Katalin Kovats; krome, li uzas la filmon “Mazi en Gondolando” kaj la libron “Tesi la testudo” por infanoj.

Li proponos:
  • Kurso de Esperanto 2 (progresanta kurso)
SplinderBadzuStumbleUponDiggTwitter
redditDel.icio.usAggiungi ai Preferiti di Google - Aldoni al Paĝosignoj en GugloKlaku.net - Via demokratia amaskomunikiloVizaĝlibro/Facebook
 
  Gioventù Esperantista Italiana - Itala Esperantista JunularoItala Esperantista Junularo
Via Villoresi, 38
20143 Milano, Italio
Tel/Fakso: +39 02 58 10 08 57
Retpoŝtadreso: iej@esperanto.it
Junulara sekcio de IEF; landa sekcio de TEJO
Vizaĝlibro/FacebookJutubo/YoutubeVikipedio/Wikipedia