La retejo de IJF 2015 finfine aktivas! La estraro de IEJ fiere prezentas la novan retejon de Internacia Junulara Festivalo por la jaro 2015-a, kiu okazos en Brusono (Brusson) de la 1-a ĝis la 7-a de aprilo! Almenaŭ jardeko pasis de la lasta fojo en kiu tiuj ĉi nordaj regionoj, apud la franca landlimo, gastigis IJF-n kaj…pro ke la lastaj kiuj estis tie ĉi organizitaj estis ja memorindaj, pretiĝu! Ĉar interesaj aferoj povus okazi! 😉