La Internacia Junulara Festivalo ekestiĝis en la fora jaro 1977, kaj atingos ĉi-jare sian 41ª okazon. Jen rapida resumo pri la antaŭaj festivaloj.

1 – 1977 – LEVJKO TERMOJ (Levico Terme) – Trentino, 7a – 11a de aprilo:
“Instruado de Esperanto kontraŭ diskriminacioj”
Hotelo Miralago
51 partoprenantoj el 5 landoj.

2-a IJF en Lido Di Jesolo

2-a IJF en Lido Di Jesolo.

2 – 1978 – STRANDO DE JEZOLO – (Lido di Jesolo) – Veneto, 23a – 27a de marto:
“Junularo kaj teatro”
Kursaal
76 partoprenantoj el 9 landoj.

3 – 1979 – MAREJO DE MASO (Marina di Massa) – Toskanujo, 12a – 16a de aprilo:
“Internaciaj kulturaj interŝanĝoj per muziko”
Feriejo ”Villa Santa Maria”, Ronchi di Massa
73 partoprenantoj el 8 landoj.

4 – 1980 – GORICO (Gorizia) – Friulo-Venecio Julia, 3a – 7a de aprilo:
“Bildarto”
Slovena studenthejmo (Casa dello studente sloveno-Slovenski dijaški dom) “Simon Gregorčič”
110 partoprenantoj el 13 landoj.

Historia glumarko varbanta pri la IJF

Historia glumarko varbanta pri la IJF

5 – 1981 – PORETO TERMOJ (PORRETTA TERME) – Emilio-Romanjo, 16a – 20a de aprilo:
“Esperanto kaj humuro”
Hotelo Castanea
120 partoprenantoj plimalpli.

6 – 1982 – TRIESTO (Triesto) – Friulo-Venecio Julia, 8a – 12a de aprilo:
“Turismo por interpopolaj rilatoj”
Domo de la venecijuliana refuĝinto (Casa del profugo giuliano) ”N. Sauro”
100 partoprenantoj circa da 14 landoj.

7 – 1983 – DOMAZO (Domaso) – Lombardujo, 31a de marto – 4a de aprile:
“Fotografarto”
Motel International
Plimalpli 100 partoprenantoj el 20 landoj.

8 – 1984 – SANKTA JULIANO MARA – RIMINO (San Giuliano Mare – Rimini) – Emilio-Romanjo, 18a – 23a de aprilo: “Promesitaj landoj”
Hotelo Giulianelli
100 partoprenantoj plimalpli el 10 landoj.
Ĝi estis la unua okazo sestagadaŭra. Ĝi enokazigis seminarion de TEJO

9 – 1985 – VENARIO REĜA (Venaria Reale) – Piemonto, 3a – 8a de aprilo:
“Esti juna en Eŭropo Oriente kaj Okcidente”
Cascina Brera, Regiona parko ”La Mandria”
153 partoprenantoj el 12 landoj.

10 – 1986 – KASTELFRANKO VENETA (Castelfranco Veneto) – Veneto, 26a – 31a de marto:
“Venecio kaj Mediteraneo”
Ŝtata Profesilernejo pri Agrikulturo
166 partoprenantoj el 13 landoj (I 77; YU 34; FRG 17; H 10; E 9; F 5; GB 4; PL 3; S 2; NL 2; A 1; CH 1; USA 1).
Organizita kunlabore kun la junulara esperanto-organizoj el Jugoslavujo, Francujo kaj Katalunujo, ĝi sin nomi ankaŭ Unua Mediteranea Renkontiĝo.

11 – 1987 – VENARIO REĜA (Venaria Reale) – Piemonto, 15a – 21a de aprilo:
“Moderna socio inter magio kaj teknologio”
Cascina Brera, Regiona parko ”La Mandria”
167 partoprenantoj el 10 landoj.

12 – 1988 – KASTILJONO DE PEPOLI (Castiglione dei Pepoli) – Emilio-Romanjo, 30a de marto – 5a de aprilo:
“De Odiseo al kosmoŝipoj: esplorado de novaj mondoj”
Internacia Junulara Centro (Centro Internazionale Giovani)
103 partoprenantoj el 9 landoj (I 45; FRG 26; YU 17; F 5; E 3; GB 2; S 2; B 2; PL 1).

13 – 1989 – SAVONO (Savona) – Ligurujo, 22a – 28a de marto:
“Eŭropo, havenoj, kulturo”
Junulargastejo
Plimalpli 100 partoprenantoj el plimalpli 10 landoj.

14 – 1990 – BREGUCO (Breguzzo) – Trentino, 11a – 17a de aprilo:
“Ludoj”
Pensiono Serena
130 partoprenantoj el 16 landoj (I 69; FRG 30; YU 6; E 6; PL 6; CS 2; F 2; NL 2; GDR 2; CH2; A 1; BR 1; SF 1; S 1; H 1).

15 – 1991 – PINARETO DE ĈERVJO (Pinarella di Cervia) – Emilio-Romanjo, 27a de marto – 2a de aprilo:
“Evolumodeloj por eltenebla socio”
Feriejo “La Mevo” (Centro vacanze ”Il Gabbiano”)
126 partoprenantoj el 12 landoj (I 40; D 33; YU 16; PL 9; LIT 5; H 4; CSI 4; S 4; CS 2; CH 2; GB 1; NL 1).

16 – 1992 – PONTO DE LA SAL’ (Pont de La Salle) – Aosta Valo, 15a – 21a de aprilo:
“Eŭropa unuigo kaj naciismoj”
Montarejo
144 partoprenantoj el 15 landoj (I 68; D 30; H 10; CH 5; CS 5; HVR 5; NL 5; SF 5; A 3; F 3; B 1; E 1; LIT 1; PL 1; S 1).

17 – 1993 – VASTO (Vasto) – Abruco:
“Turismo”
148 partoprenantoj.

18 – 1994 – FENESTRELO (Fenestrelle) – Piemonto:
“Drogoj de la 20a jarcento”
180 partoprenantoj.

19 – 1995 – MAREJO DE MASO (Marina di Massa) – Toskanujo:
“La laboro de la junularo en internacia kunteksto”
201 partoprenantoj.

20 – 1996 – SANKTA URSULA TERMOJ (Sant’Orsola Terme) – Trentino:
“Dissendado kaj kontrolo de la informaro: kia modelo por demokrata socio?”
170 partoprenantoj.

21 – 1997 – MONTPASEJO DE NAVO (Col di Nava) – Ligurujo:
“Estonteco”
90 partoprenantoj.

22 – 1998 – LINJANO ORSABLA (Lignano Sabbiadoro) – Friulo-Venecio Julia:
“Bunta Eŭropo”
205 partoprenantoj.

23 – 1999 – BELAERO (Bellaria) – Emilio-Romanjo:
“Esplori kaj scii”
150 partoprenantoj.

24 – 2000 – KAVALINO (Cavallino) – Veneto, 19a – 25a de aprilo:
“Ĉu esti aŭ ne esti eŭropano?”
325 partoprenantoj el 23 landoj.
Ĝisnune, ĝi estis la plej partoprenita IJF.

25 – 2001 – BOLSENO (Bolsena) – Latio:
“Lingva Odiseo”
165 partoprenantoj el 17 landoj.

26 – 2002 – FENESTRELO (Fenestrelle) – Piemonto, 27a de marto – 2a de aprilo:
“Integriĝo de minoritatoj en Eŭropo de €”
Pracatinat
155 partoprenantoj el 16 landoj.

27 – 2003 – VERDA VALETO – SAVONO (Conca Verde – Savona) – Ligurujo, 16a – 22a de aprilo:
“Inter tutmondiĝo kaj lokismo: kia identeco por la gejunuloj?”
Villa De’ Franceschini
124 partoprenantoj el 19 landoj.

28 – 2004 – ABETONO (Abetone) – Toskanujo, 7a – 13a de aprilo:
“Muziko kunigas homojn”
Junulargastejo
68 partoprenantoj el 15 landoj.

29 – 2005 – JEZOLO (Jesolo) – Veneto, 23a – 29a de marto:
“Homaj rajtoj kaj lingva interkompreniĝo”
Hotelo Verdi
94 partoprenantoj el 15 landoj.

30 – 2006 – TORIĈELO (Torricella) – Umbrio, 13a – 18a de aprilo:
“Esperanto – lingvo de paco”
Junulargastejo
51 partoprenantoj.

31 – 2007 – LINJANO ORSABLA (Lignano Sabbiadoro) – Friulo-Venecio Julia, 5a – 10a de aprilo:
“120 anni de Esperanto: 120 anni da interkompreniĝo kaj paco”
Ge.Tur
124 partoprenantoj el 18 landoj.

32 – 2008 – SENIGALIO (Senigallia) – Markioj, 19a – 25a de marto:
“Internacia Jaro de Lingvoj”
Hoteloj Stella kaj Olympia
120 partoprenantoj.

33 – 2009 – ĜULJANOVO (Giulianova) – Abruco, 8a – 14a de aprilo:
“Eŭropa Identeco”
92 aliĝintoj.
La festivalo estis nuligita pro la tertremo kiu frapis la regionon, tial ĝi ne okazis tiujare. Al la aliĝintoj estis proponite doni la antaŭpagon al bonfaraj organizoj.

34 – 2010 – RONĈENJO (Roncegno) – Trentino, 31a de marto – 6a de aprilo:
“Kultura tutmondiĝo”
Hotelo Semiramis
69 partoprenantoj el 18 landoj.

35 – 2011 – PORNASJO (Pornassio) – Ligurujo, 20a – 26a de aprilo:
“Vojaĝantaj generacioj”
Salesiana religiejo en Pornasjo
75 partoprenantoj el 16 landoj.

36 – 2012 – ĈERVJO (Cervia) – Emilio-Romanjo, 4a – 10a de aprilo:
“Novaj lingvaĵoj por novaj komunukiloj: de Leibniz al Zuckerberg, tra Turing”
Hotelo Tania
111 partoprenantoj.
La partoprentakso malcertas pro komputilaj problemoj eventofinaj.

37 – 2013 – VILANOVO DE OSTUNO (Villanova di Ostuni) – Apulujo, 27a de marto – 2a de aprilo:LOGO IJF 2013
“Esperanto: kial ne?”
Vilao de la Espero (Villa della Speranza)
61 partoprenantoj el 15 landoj.
Unua festivalprovo en sudega Italujo. Malgraŭ gravaj timoj pro la kuraĝa elekto, ĝi estis perceptita sukcesa kaj flanke de la organizantoj kaj flanke de la partoprenantoj.

38 – 2014 – KASTEL’SARDA (SS) (Castelsardo) – Sardujo, 16a – 22a de aprilo:LOGO IJF 2014
“La du flankoj de la ĉielo”
Feriejo “Baja Sunajola”
140 partoprenantoj el 22 landoj.
Unua “insuleca” Festivalo, kiu estis unu el la plej sukcesaj de la jardeko.
Dum la semajno okazis du seminarioj subvenciataj de la Eŭropa Unio kaj la Grundtvig/a programo.

39 – 2015 – BRUSONO (AO) (Brusson) – Aosta Valo, 1a – 7a de aprilo:LOGO IJF 2015
“Jarmilaj Evoluigaj Celoj”
Feriejo “La Ciamusira”
88 partoprenantoj el 16 landoj.
Sukcesa reveno tra la montoj por la fama itala junulara esperanto-Festivalo, laŭ ĝenerala opinio unu el la plej ŝatataj okazoj iam ajn.
Dum la semajno okazis seminario subvenciata de la Eŭropa Unio kaj la Grundtvig/a programo.

XL – 2016 – PESARO (PU) – Markioj, 23a – 29a de marto:stella
“Migrado”
Hotelo “President’s”
81 partoprenantoj el 15 landoj.
Urba festivalo post 4 jaroj de la lasta, denove marborde.
Dum la semajno okazis la unua sesio de la projekto “ETEY” (parto de la trejnadprogramo de UEA pri Aktivula Maturigo – AMO) subvenciata de la Eŭropa Unio kaj la ERASMUS+ programo. Ties celo estas krei la unuan generacion da TEJO-trejnistoj.