Pesaro

Pesaro_panorama Pesaro (Pès’re en suda markia dialekto) estas itala havenurbo kaj provinca ĉefurbo (kune kun la komunumo de Urbino) de la regiono Markio (“Marche” en la itala). Historia urbocentro, plena je monumentoj, renesanceca etoso, kulturema loka administracio, aparta geografio (kun aliro al la Adriatika maro oriente, lokita inter du montetoj sud-oriente kaj nord-okcidente kaj trairita de la rivero Foglia) estas kelkaj el la ecoj de tiu ĉi loko, kiu ejos la Internacian Junularan Festivalon 2016. Du estas la supozitaj originoj de ĝia tiama nomo, Pisaurum: la unua rilatigas ĝin kun la antikva nomo de la rivero Foglia (Isaurus /Pisaurus), la alia rilatas al la pesado de oro (latine aurum), kiun Gaŭloj ŝtelis kaj redonis post esti venkitaj en la loko, en romia epoko.

Antikva historio

La multnombraj arkeologiaj malkovroj el la ferepoko rakontas la historion de la Picenoj (itale Piceni), kiuj loĝis en tiu ĉi loko antaŭ jarcentoj. Vidante sian teritorion pli kaj pli okupitan far la Gaŭloj en la 4 a jarcento a.K, ili alianciĝis kun la romianoj por la “batalo de Sentino” kiu okazis en la 3 a jarcento a.K. kontraŭ granda koalicio de kontraŭromiaj popoli, kiu estis supervenkita. Tiu evento sankciis la realan povon de la tiama Romo, kiu jam komenciĝis disvastiĝi laŭ la tuta itala teritorio, eĉ la sama teritorio kiun la Picenoj volis gardi! Dum la sekvaj epokoj, Pesaro estis regita far diversaj suverenuloj: bizancoj el la Ravena ekzarkaro, la Longobardoj de Astolfo, la Eklezia ŝtato, la Barbarosoj kaj Manfredi el la Sicilia reĝolando.

Senjoreca epoko

La senjoreca epoko estis la plej grava periodo de la tuta historio de Pesaro. Post longa dominado far Eklezia ŝtato, Pesaro estis elektita de la familio Della Rovere kiel centron de ilia duklando. La florado de publikaj kaj privataj palacoj, la renovigo de la haveno (kiu antaŭe estis ĉe la enfluejo de la rivero Foglia) kaj de la zonmuro reiras al tiu ĉi periodo. La dominado de la Eklezia ŝtato finiĝis la 11an de septembro 1860, kiam la generalo Cialdini okupis la urbon kaj aneksis ĝin al la Sardia Reĝlando de Vittorio Emanuele II. lungomare-di-pesaro-al-fare-della-notte-65d77b80-e126-49cb-9002-08c29ff96e39 Pesaro, dum la postaj jarcentoj, spektis ĉiujn okazaĵojn de la itala ŝtato: la du mondmilitoj kaj la germana dominado, la detruiĝo dum la milita bombardado. la post-mondmilita rekonstruiĝo kiu donis al ĝi la nunan aspekton kaj la industriiĝo post la ekonomia eksplodo.La urbo estas ekzemplo de perfekta armonio de artverkoj, historiaj atestoj, relikvo kaj muzeoj, kiel videblas dank al ĝia urbocentro, kiu estas hodiaŭ vivoplena kaj vibranta, populita je multaj metiejoj kaj vendejoj kiuj prezentas la nunajn ekzemplerojn de la fama loka tradicio: “pezara ceramiko”.

Regiono Markio

2000px-Flag_of_Marche.svg Marche_mappa Markio estas centritala ĉemara regiono. En la itala la nomo “Marche” estas plurala, kaj tia pluraleco en la nomo spegulas la saman homogenecon de la territoro: la provincoj kiuj konsistigas ĝin (Pesaro kaj Urbino, Ancona, Macerata, Fermo, Ascoli Piceno), kvankam iel aŭtonomiemaj, kunekzistas je unika “paralela aŭtonomio”. La sama pluraleco apartenas ankaŭ al la karaktero de la lokanoj, al lokaj dialektoj, al historio kaj eĉ al entreprenistaro (la fama “markia modelo”). Famuloj kiuj naskiĝis en tiu ĉi loko estas ekz. la poeto Giacomo Leopardi, la renesanca artisto Raffaello Sanzio kaj la muzikisto Gioacchino Rossini.