Alpa feriejo “La Ciamusira” (La Ĉamuzira)

La sidejo de la Festivalo estas en komenca parto de vilaĝo Brusson je alteco de 1300 metroj. Tute meze de avelarbaj kaj larikaj arbaroj, en la estinteco ĝi estis la sidejo de la unuaj prilaboradoj de oro, tie ĉi estis prilaborataj la orŝtonoj forfositaj de la samnoma malantaŭ monto: la monto Tchamousira. Krome la konstruaĵo estas karesata de la rivereto “Masseure” kiu subfluas el la monto Tchamousira kaj kiu tuj antaŭe unuiĝas kun la pli granda rivero “Evançon”, kiu trairas la tutan Ayas-an Valon ĝis kuniĝi vale kun la “Dora Baltea”. cortile En 2007 ĝi estis tute renovigita de la posedanta Paroĥejo de Santena “Sanktaj Petro kaj Paŭlo apostoloj”, kaj hodiaŭ ĝi estas moderna konstruaĵo, kiu estas uzata por la loĝado de turistoj. La loko estas administrita de la “Associazione Sportivo Dilettantistica Il Sole” (Sporta Amatora Asocio: La Suno). Laŭ la ideoj de la urbo de Brusson, kiu fieras pri la titolo de “Flora Urbo”, ankaŭ en la Ciamusira oni multe atentas pri la verdeco: kultivante florojn, herbejojn, arbojn kaj ĝenerale la pinarbaron, oni atentas pri ĉio, por ke ĉi tiu natura alpa areo estu pli armonia kaj ŝatebla. La sidejo estas facile atingebla buse de la stacidomo de Verrés kaj de la flughavenoj de Torino, Cuneo kaj Milano.

Karakteristikoj de la konstruaĵo

La Alpa Feriejo La Ciamusira estas konstruita laŭ la malnova stilo de la metiejoj por prilaboradi oron, kun tegmento farita de ŝtonaj ŝtupegoj. Ĝi konsistas je:dulita
  • La litĉambroj unuopaj, duopaj, triopaj, kvaropaj aŭ familiaj, aldone al la grupaj ĉambregoj, kiuj havas ĝis 30 litlokojn
  • La eksteraj areoj, inter kiuj estas la pinarbaro, la ekstera preĝejeto kaj la infanludejo.
  • La enaj komunaj areoj, inter kiuj televidĉambro, kiu iĝas dancejo kaj festejo, aŭ loko por prelegi kaj studi aŭ labori, la privata preĝejeto, kaj la granda manĝĉambrego. Sendrata interretaliro estas ĉie disponebla.
Krome en la konstruaĵo estas grandega panorama teraso, kiu rigardas al la monto, futbala kampo, manpilka kampo kaj centra placeto, kiu estos renkontiĝloko por la ekstera vespervivo, kaze ke la vetero ĝin permesos. La monta areo ĉirkaŭ La Ciamusira riĉas kaj buntas je interesaj lokoj laŭ natura, turisma kaj historia vidpunkto. En la urbeto de Brusson eblas viziti kaj koni multajn karakteristikojn de origina alpa urbo: por la amantoj de alpaj historio, tradicio kaj arkitektarto eblos trankvile promenadi tra la multaj eksteraj kvartalaj de la urbo, por malkovri la malnovajn sed bone konservitajn konstruaĵojn sala comune2 Kerno de la vivo en Brusson estas la bilda lako kun sia verda cirkaŭaĵo, ĉefe taŭga por familioj, sportemuloj kaj… pigremuloj! Por la promenad-amantoj ekzistas multegaj padoj, per kiuj vi povas malkovri la plej belajn lokojn de Ayas, dank al la bone-montritaj padoj je malsamaj facilec-niveloj, kiuj iras al la monto kaj al la valo.

Informoj pri la konstruaĵo

cappelletta La konstruaĵo pretigos bonkvalitajn menuojn, eĉ veganajn, veĝetaranajn kaj senglutenajn. – Adreso. Località Hameau Ponteil, 2 – 11022 Brusson (AO) – Koordinatoj. 45.750939, 7.740783 – Telefon-numero. +39 0125 300049 – Retpaĝaro. http://www.laciamusira.it. plurlita