Castione della Presolana


Castione della Presolana (Cas-ciù aŭ Castiù en bergama dialekto) estas itala komunumo de la provinco de Bergamo, en Lombardujo, meze de la Bergamaj Dolomitoj.
Ĝi konsistas je tri vilaĝoj: Castione, Bratto kaj Dorga, al kiuj aldoni ankaŭ lokojn de la Presolana Montpasejo, de Monto Pora kaj Lantana kaj la vilaĝeto de Rusio.
Kutime nomata la perlo de Orobiaj [Alpoj], ĉar ties milda klimato kaj senmakula natura pejzaĝo igis ĝin fama kiel turisman lokon ekde la unuaj jaroj de la dudeka jarcento.

Antikva historio

La origino de la nomo de la loko estas necerta, tamen oni supozas ke ĝi rilatus al antikva pra-romia fortreso.
La originoj de Castione iras tre for reen en la tempo: ekzistas pruvoj de civilizacioj jam dum pra-historio, ekz. arkeologiaj malkovroj de neolitiko, kuprepoko kaj ferepoko.
La plej granda atesto de loka civilizacio estas per rokaj pentraĵo fare de unu el la plej obskuraj popoloj de norda Italujo: la strong>Kamunoj, kiuj lasis pli ol 200.000 pentraĵojn surroke, kiuj iĝis la unua itala Tuthomara Heredaĵo de UNESCO.

Dum romia epoko, la Kamunoj estis submetitaj al Romo komence de la 1a jarcento p.K. kaj poste enmetitaj en la politikaj kaj sociaj strukturoj de Romia Imperio, tamen konservante kelkan memreĝkapablon. Ekde la dua duono de la 1a jarcento ili gajnis romian civitanecon, al kiu poste sekvis- laŭ la tiamaj kutimoj- rapida latiniĝa proceso (lingve, kulture, religie).
Post la falo de Romo kaj la sekvaj barbaraj invadoj, la lokanoj ekspluatiĝis en punlaboro aŭ en la defendo de la limoj.

Mezepoko

Post periodo kiel posedaĵon de la monaĥejo de S. Martino de Tours, sub la sinjorio de la Episkopo de Bergamo iĝis Castione feŭdo de la familio Bonghi, en kiu mizera agrikulturo akompanis bredadon kaj lignohakadon.
Post sukcesa kumunumiĝo (14a jarcento), en kiu la antaŭaj komunumoj de Tede, Lantana, Campello kaj Castione kuniĝis en la nuna teritorio, sekvis sia envolviĝo (kun la cetero de la regiono) en serio de violentaj konfliktoj inter la noblaj familioj. Trankvileco revenis nur kiam, en la 15a jarcento, iĝis parto de la respubliko de Venecio, ĝis ties fino en 1797.

Moderna epoko

Ekde la jaroj tridekaj Castione della Presolana malkovriĝis kiel rimarkebla turisma loko, fare de kleruloj, nobluloj kaj hazardaj vojaĝantoj.
La Presolana iĝis, ekde la jaroj sesdekaj, unu el la plej famaj Lombardujaj sportaj lokoj.
Malgraŭ la sukceso, plutenis ĝi sian “kamparan ĉarmon” kaj sian “naivan” aŭtentikecon, sen tamen renonci al modernaj teknologioj.
Kulturo kaj tradicio kunmiksiĝas al naturaj belaĵoj kaj al speciala respekto por medio, plantoj kaj aparte bestoj, kiuj en la pasinteco estis la ĉefa rimedo por la lokanoj.

Regiono Lombardujo


Lombardujo estas la plej dense loĝata regiono de Italujo kaj la kvara plej granda post Sicilio, Piemonto kaj Sardujo. Dank al siaj 10 milionoj da loĝantoj estas ankaŭ unu el la plej dense loĝataj regionoj de la tuta Eŭropo (ĝi havas pli da loĝantoj ol Aŭstrujo, kaj la duoblo de Norvegujo!).
La loĝantaro sur la teritorio estas forte koncentrita en la sub-monta zono, kun aparta denseco en la urba areo de Milano, regiona ĉefurbo: ĝi komprenas pli ol 6,5 milionoj da loĝantoj, estas dense urbanizita kaj tial ĝi estas karesnomata la “Senfina Urbo”. Lombardujo estas unu el la kvar movantoj de Eŭropo (do, unu el la kvar regionoj plej gravaj por la Eŭropa ekonomio) kune kun Baden-Württemberg, Katalunujo kaj Rodano-Alpoj. Ties historio estas strikte ligita al la itala kaj ĝi tiom longas ke la tuta retejo ne sufiĉus por rakonti ĝin.
Kiel unua ekonomie grava regiono, ĝi kontribuas ĉircaŭ por kvinono al la nacia malneta enlanda produkto, cetere ejas multajn el la plej gravaj industrioj de la lando.