Casa Vacanze san Celso



La Festivalejo elektita por la ĉi-jara evento situas en la komunumo de Castione della Presolana, je 900 metra alteco, en tradicioplena kaj turisma loko, kaj vintre kaj somere.
La ejo situas en trankvila loko, tamen tre proksima al vendejoj kaj servoj.

Ecoj de la konstruaĵo

La ejo konsistas je:

  • Ĉambroj je diversa nombro da litoj, ĉiu ĉambro estas varmigita, el kelkaj estas belega vidaĵo al la montaro.
  • Wi-Fi retaliro, libera kaj rapida.
  • Komunaj ejoj kie okazos la programeroj.



La ejo pretigos bonkvalitajn menuojn, eĉ veganajn, veĝetaranajn kaj senglutenajn.

Krome, la festivalejo estas entute alirebla por handikapuloj.

Informazioni sulla struttura

- Adreso.Via Risorgimento, 42 – 24020 Castione della Presolana (BG)
- Koordinatoj. 45.904688, 10.029309
- Telefonumero. +39 329.0293078
- Retejo. http://sancelso.com/castione-bergamo/.