PROGRAMMA GIORNALIERO NON TEMATICO





1. Persvarbado: persvadaj teknikoj kaj varbado


(Lobo Fenris)

16441241_965839766892947_237958286_nĈiutage ni ricevas mesaĝojn de ĉiu flanko. Vortoj de konatuloj, de kolegoj, de familio, reklamoj, senĉese frapas niajn okulojn kaj niajn orelojn. Nia atento malpliiĝas, dum nia cerbo filtras la plejparton de la mesaĝoj, foje eĉ ĉiujn, ŝlosante nian konsciecon al la ekstera mondo.

En tia mondo, nur kelkaj mesaĝoj atingas nin. Nur kelkaj vortoj frapas niajn okulojn, pasas tra niaj oreloj kaj atingas nian menson, kaj nian animon. Vortoj estas magiaj, kaj per ilia uzo eblas montri al la homoj novan mondon, aŭskultigi sian voĉon tra la bruo, kaj veki emociojn endormiĝintajn.

Partoprenu tiun ĉi programeron, kaj vi vidos kiel la ĝustaj vortoj en la ĝusta ordo povas trairi tiun senĉesan “bruon”, tuŝi la emociojn de la ricevinto, kaj atingi la celon. Vi malkovros kiel la menso kaptas kaj prilaboras informojn, kaj kiel igi vian komunikadon pli efika. Vi lernos kelkajn el la artifikoj kiuj igas varbadon pli sukcesa, kaj kapablos uzi ilin tuj. Tra neŭroscienco, lingvistiko, komunikado… ĉu vi pretas fari magiaĵojn?









170114_BoumRock2. Rok-danco por komencantoj

(Ideal Gabalda)

Fama danco en Francio, la ses tempa roko, danciĝas je rok-muziko kun paŝoj sur ses tempoj, kun gvidanto kaj sekvanto. La muzikaj tempoj estas markitaj per precizaj paŝoj kiuj kreas konekton inter la dancantoj por permesi rapidajn turnojn kaj komplikajn koregrafiojn. Dum tiuj ĉi programeroj Ideal instruos la bazajn paŝojn komence, kaj sekvos lernado de simpla koregrafio









CUJUNATA

3. Sinafirmaj teknikoj

(Kévin Morel-Fourrier)

Ĉu vi ne vere scias kiel ricevi helpon senĝene ? Ĉu vi ne plu akceptas esti sklavo de superuloj? Ĉu vi bezonas havi respekton ? Kaj ĝenerale, ĉu vi estas miskomprenita de aliuloj ? Ne ĉiam facilas esprimi siajn opiniojn, emociojn kaj bezonojn laŭ plej taŭga maniero. Ĉefe kun homoj socie superaj al vi, spertaj komunikantoj, aŭ perversuloj. En tiu kurseto vi lernos kelkajn komunikajn teknikojn kiujn vi poste povos uzi en via ĉiutaga vivo por doni gravecon al viaj pensoj kaj afirmi ke ili havas valoron, kaj tio sen ofendi aliulojn kaj ankaŭ montri ke vi samtempe komprenis ilian vidpunkton, sen ignori la gravecon de la via.









math-1500720_12804. Rilatoj inter lingvoj kaj matematiko

(C. Reale)

La facileco de Esperanto baziĝas ankau sur matematika logikeco? Parte jes!
Ni parolos pri tio en fonetiko, morfologio kaj semantiko. Sed ni esploros ankau matematikaĵojn en ĉina, germana, Loglan (logika lingvo), kaj aliaj lingvoj.









5. Lingvaj Ludoj!

(C. Reale)

multilingual-456774_1280En tiuj ĉi programeroj oni invitos vin ludi diversajn ludojn, kiel ekz.:

  • Duoblaj sencoj kaj vortludoj en pluraj lingvoj: La publiko defiatos per amuzaj kaj nekredeblaj vortludoj (anagramoj, palindromoj, ktp) en multaj lingvoj, kun speciala fokuso pri duoblaj signifoj. Montritos kiel malsamaj lingvoj, depende de iliaj trajtoj, proponas malsamajn tipojn de ambiguoj.
  • Interkona vespero: ĉu ĝi vere bezonas prezentadon?










6. Naskiĝo kaj evoluo de Universala Gramatiko, inter Chomsky kaj Pinker

Pieter_Bruegel_the_Elder_-_The_Tower_of_Babel_(Vienna)_-_Google_Art_Project_-_edited

(Emanuele Regano)

Laŭ la fama amerika filozofo Noam Chomsky, ni kapablas paroli kaj kompreni alies vortojn ĉar en nia menso estas aparta strukturo, cerba modulo: la Universala Gramatiko. Danke al tiu cerba modulo ni kapablas analizi sintakson kaj gramatikon de ajna lingvo. Tiu ĉi teorio estis plurfoje modifiita kaj renovigita de Chomsky mem kaj de liaj skolanoj, sed nur dum la lastaj jaroj oni proponis solvon, kiu esplikas kiel evoluus Universala Gramatiko. Ĉi tie oni analizos la ĉefajn proponojn de Chomsky kaj la kontraproponojn faritajn de Steven Pinker, por solvi la problemon de evoluo de Universala Gramatiko..









7. Pliboniĝaj atelieroj

o

(Manuela Ronco)

pimmitoru

  • Kunlaborigaj Ludoj: La ludplezuro estas eble la plej grava elemento, kiu diferencigas la kunlaborajn ludojn de la kompeticiaj ludoj kaj de la konkuradoj. En tiu ĉi ateliero vi lernos iom da teorio rilata tiun ĉi ludstilon, kaj poste ni praktikos ĝin kune per amuzaj ekzemploj.
  • Plenatenta Meditado (Mindfulness): Mindfulness estas la psikologia procezo alporti onies atenton al la interna kaj ekstera spertoj okazantaj en la nuna momento, kiu povas disvolviĝi tra la praktiko de meditado kaj aliaj trejnadoj. Esplor-studoj sur multnobraj populacioj indikis ke tia praktiko estas forte korelaciita kun pli granda bonfarto kaj perceptita sano. En tiu ĉi programero ni lernos iom da teorio kaj praktikoj.
  • La “Tomata” Tekniko: Ĉu ankaŭ vi foje sidas longe antaŭ via komputilo, kun aro da aĵoj farendaj, kaj ŝajnas al vi neniel progresi? Ĉu vi tro da tempo dediĉas kaj malmulton atingas? Ĉu tro da distraĵoj vin malhelpas? Eble vi bezonas metodon por fokusiĝis sur viaj taskoj, kaj pli efike uzi vian laboran (kaj volontulan) tempon. En tiu ĉi prelego oni prezentas tre simplan ilon, kiu estos utila helpo









8. Cxu Esperantujo estas justa? Egalecen prezentas sin kaj pridiskutas kelkajn rezultojn de sia agado

(Manuela Ronco)

cropped-egalecenlogografo5

Egalecen estas la una blogo en Esperanto pri socia justeco kaj pluraneca feminismo, kaj gxi ekzistas jam ekde preskaux tri jaroj. Dum tiu cxi interaktiva programero, ni volas prezenti gxin kaj gxian agadon al tiuj, kiuj ne konas ilin, kaj pridiskuti kelkajn lastatempajn rezultojn kaj defiojn. Interalie ni prezentos gxian partoprenon en la UK2016 en Nitro (SK), kie ni diskutis la temon “Cxu Esperantujo estas justa? Analizo laux pluraneca perspektivo.”"









pane

9. Vojaĝo en la mondo de celiakiulo

(Manuela Ronco)

Celiakio estas malsano de la imuna sistemo kaŭzita de reago al gluteno, proteino trovigxinta en pluraj cerealoj. Laux la statistikoj, gxi trafas preskaux 1% de la populacio. Sed kia estas la vivo de celiakulo? Kiel ŝanĝiĝas la mondo de iu, kiu malkovras havi tiun ĉi malsanon? Kaj kion povas fari riaj proksimuloj por helpi, aŭ ne malhelpi?





10. prelegoj

(Peter Baláž)

E@I

  • Meditado – kio ĝi estas kaj kial ĝi utilas?: Meditado – vorto kun malsamaj signifo-komprenoj kaj foje miskomprenoj. Pri kio fakte temas? Kiel ĝi efikas? Kiaj metodoj mediti ekzistas? Kio estas ĝia celo? Ĉu ĝi povas utili al homaro en proksima tempo kaj se jes, kiel? Ĉu la cerbo povas esti efike trejnata kaj ŝanĝiĝi? Kion signifas kaj ĉu lerneblas “aktiva nenifarado”?
    Nuntempa evoluo de neuro-sciencoj lastatempe rapide progresis kaj danke al tio venas pli kaj pli da sciencaj esploroj kaj pruvoj pri la utileco kaj uzeblo de meditado. Ni rigardos meditadon ankaŭ laŭeble science – iĝos observantoj de propra konscio kaj je propra sperto povos vidi, kiaj estas pruvitaj avantaĝoj de meditado kaj kiel ĝin utiligi en ĉiutaga vivo.
  • Novajxoj de la E@I-kuirejo: E@I ekde sia komenco antaŭenigadas edukadon diversmaniere kaj diversforme – retejoj, aranĝoj, eldonaĵoj, kampanjoj… En nuna momento venas tempo por eĉ pli da aktivecoj en tiu ĉi kampo kun plia profesiiĝo, oficiala rekonado kaj pli vasta kunlaboro. Prezentitaj estos la plej freŝaj atingoj kaj la plej aktualaj edukaj projektoj.
  • Esperanto-literaturo – ĉu ni daŭre bezonas ĝin?: Ĉu vi ŝatas legi? Kaj ĉu vi legas E-verkojn? Aŭ vi pensas ke nenio interesa eldoniĝas en EO? Ĉu kaj kial estas bezonate legi E-literaturon? Kia estas estonto de la E-literaturo? (en la mondo de ciferecaj libroj sed same en la tempo de apenaŭa legado en plejparto de la mondo) Kiaj estas defioj de la verkado, tradukado kaj eldonado de E-literaturo? Venu diskuti la estonton (kaj nuntempon) de la E-literaturo – kune kun eldonistoj, verkistoj kaj legantoj.
  • Verda manĝo – ĉu ideala kombino kun verda lingvo?: Ĉu “verda lingvo” havas rilaton al “verda manĝo”? Venu diskuti la temon pri vegetaranismo, veganismo kaj aliaj manĝo-kutimoj kaj vivo-filozofioj kiuj ekzistas, pri iliaj avantaĝoj, ebloj, kondiĉoj, defioj. Senperforta vistilo jes ja povas rilati ankaŭ al viaj manĝ-kutimoj. Eble via vivo iĝos eĉ pli verda ol estis ĝis nun! :) .
  • Cifereca demenco – ĉu reala nuntempa danĝero?: Ĉu modernaj teknologioj povas serioze damaĝi nian socion? Kian influon al homa cerbo havas uzado de saĝtelefonoj kaj interreto? Ĉu nia epoko danĝeras paradokse pere de nia moderna teknologio? Kio estas nepre evitenda ĉe la etaj infanoj kaj kiam havas sencon ekuzi la informajn kaj komunikajn teknologiojn? Ni esploru kune.
    La prelego skize prezentos kelkajn tezojn de germana psikologo, psikiatro kaj neurologo Manfred Spitzer, kiujn li proponas en sia libro Cifereca demenco.





11. Kurso pri la Slovaka lingvo kaj kulturo

(Matthieu Desplantes)

Slovakiatynkä.svg

Eble vi planas iri al Slovakio por ĝui ĝiajn belajn pejzaĝojn, malaltajn prezojn, vinon, gebelulojn kaj viglan Esperanto-movadon. Sed kion vi scias pri ĝia lingvo? Venu ekscii bazojn de la malmulte konata sed belsona slovaka lingvo: elparolo, utilaj frazoj, unikaĵoj, amuzaj vortoj, gramatiko, ktp., kaj eble vi ekvolos lerni tiun lingvon, kiun oni foje nomas “Esperanto de la slavaj lingvoj”.





12. Prezentado de la libro “Ni lernu la eŭskan” (aut. Aitor Arana kaj Wim Jansen)

(Xabier Rico Iturriotz)

Flag_of_the_Basque_Country.svg

La libro enhavas 33 lecionojn. Pere de pluraj ekzercoj kaj klarigoj oni povas akiri bazan sed iamaniere ampleksan konon de la eŭska lingvo.
Aitor Arana (Legazpi, Eŭskio 1963) estas eŭsklingva verkisto kaj tradukisto de por infanaj, junulaj kaj plenkreskulaj libroj. Li esperantiĝis interalie “La portreto de Dorian Gray” de Oscar Wilde kaj “MemoraJoj de eŭska bovino” de Bernardo Atxaga. Li ankaŭ verkis la imponan Eŭska-Eo/Eo-Eŭska vortaron.
Wim Jansen (Amsterdamo, 1948) estas nederlanda interlingvisto kaj esperantologo, magistriĝis pri kompara lingvistiko kaj specialiĝis pri la eŭska lingvo.





13. Baza kurso de Fotografio

(Luca Boschi)

man-2102454_960_720

Teoria kaj praktika baza kurso, en pluraj lecionoj. KUNPORTU VIAN PROPRAN REFLEX!

  • Studo de komponado kaj enkadrigo –Enkonduko al Bazaj Fotografio Kurso; Grandeco kaj proporcioj, komponadaj teorioj, enkadrigaj reguloj; Ekvilibro kaj malekvilibro en fotografia komponaĵo; Formoj ene de la bildo, perspektivaj ebenoj; Analizo de enkadrigaj kaj komponadaj teorioj.
  • REFLEX-Kameraoj kaj siaj komponantoj – La reflex-aparato, la fotografiaj formatoj, enkonduko al la uzo de diĝita filmilo: bilderoj, rastrumado, memoroj; Lumo kaj ekspono, sentiveco de la aparatoj; Impozado de la temperatura koloro; mallonga enkonduko al uzado de fulmobrilo; ISO: sensora sentiveco.
  • Ekspona kontrolo – diafragmo kaj obturilo, kiel akiri la “korektan” eksponon; kampa profundo; subeksponado kaj supraeksponado; Foti ĉe malaltaj lumniveloj – korekta maniero.
  • Celoj kaj kvalito – objektivaj ecoj, enfokusigaj metodoj; fiks-fokusaj lensoj kaj zomo: uzi taŭgan perspektivon per objektivaj ecoj; malfermo de diafragmo kaj korekta labordistanco; Kiel elekti fotobjektivon? Kiaj karakterizaĵo?; Fotobjektivoj kaj fototipoj; mallonga enkonduko al macro-fotado.
  • Profesiaj fotoreguladoj – Elekto de la korekta fokusigo.
  • Praktikaj lecionoj de ekstera fotografado – mastrado de fota ekspono; mastumado de la fokusigaj manieroj AF kaj MF; praktika mastumado de diafragmoj kaj klak-tempoj; plibonigi siajn fotojn per ekspona korektado.
  • fundamentoj de fotopost-produktado – formatoj RAW kaj JPG: strukturaj diferencoj; procezado de RAW kaj JPG bildoj; enkonduko al Adobe Camera Raw; baza plibonigo de bildoj; kiel legi la histogramojn; kurboj kaj heleco; nuanco kaj saturigo: plifortigi la bildan tonon; korekto de la ekvilibrigo de la blanko