JARA TEMO:
“La pace revo inter la militaj tenebroj”

1. Esperanto en la Eŭropo de la ‘post-vero’

(Walter Bruno)

Studento pri Kompara Eŭropa kaj Transnacia Juro ĉe Universitato de Trento (IT), membro de Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO, Prezidanto de UniEK, Universitata Komunumo por Eŭropo kaj Eo, Prezidanto de Junaj Eŭropaj Federaciistoj de Trento

Kial paroli pri Esperanto en 2017? En Eŭropo bazita sur ekonomia kaj financa integriĝo, kiu ne kapablas alfronti ĉi-jarcentajn defiojn, en la epoko de Trump, IŜ, kaj de “post-vero” estas ruĝa fadeno, kiu kunigas la evoluojn de la nuntempa tutglobiĝo, desegno kiun Zamenhof, patro de Esperanto, malfidis. Kiel Esperanto povas reprezenti alternativan kaj veran modelon de tutmondiĝo kaj de eŭropa integriĝo?










2. Alternativoj kontrau dominado: rilatoj inter Esperanto, Linukso, pluramo, veganismo, bahaismo

(C. Reale)

silhouettes-616913_1280Scienca komunikisto, C. traktas ludojn, lingvojn kaj matematikon, kreante festivalojn, ekspoziciojn kaj prelegojn. Li parolas pli ol 10 lingvoj, inter kiuj ĉinan kaj latinan, kaj havas la internacian IFA diplomon pri fonetiko. Li estas ankaŭ reprezentanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj de Universala Esperanto Asocio. Vizitu lian Jutjubkanalon kaj lian retejon pri lingvoj: www.cescoreale.com/lingue.

La elcentaĵo de esperantistoj en la linuksa mondo estas certe pli alta ol en la resto de la mondo, kaj simile la elcentaĵo de linuksistoj en Esperantujo estas certe pli alta ol en la neesperanta medio. Tio ŝajne veras ankaû en aliaj paroj (Esperanto-Bahaismo, Esperanto-pluramo, ktp). Eble tio ne estas hazardo, sed okazas ĉar tiuj pensmanieroj estas ĉiuj alternativemaj kaj do iu kiu demandis al si ĉu ekzistas alternativoj en iu fako, pli facile faras tion ankaû en alia fako. Au ne? Ni interŝanĝu opiniojn prie!





Kierkegaard

3. La vivelektoj kaj la tri etapoj de vivo laŭ Kierkegaard

(Emanuele Regano)

Emanuele Regano, nuntempa universitata studento pri lingvistiko ĉe la Universitato de Turino, li bakalaŭreiĝis ĉe tiu Universitato pri Filozofio per diskutlaboro pri naskiĝo kaj evoluo de la Universala Gramatiko, laŭ la diversaj teorioj de Chomsky kaj Pinker. Li estas esperantisto de 2011, kaj ekde 2012 li ludis plurajn rolojn ene de la itala E movado, kiel estrarano kaj poste prezidanto de Itala Esperantista Junularo de 2012 ĝis 2016; kaj kiel membro de Nacia Konsilantaro de Itala Esperantista Federacio de 2014 ĝis nuntempe.

Elekti kion fari dum nia persona, labora, studa aŭ ama vivo estas ĉiam malfacile, kaj vivelekto certe estas grava temo en Historio de Filozofio, sed estas iu filozofo, kiu, pli ol aliaj, analizis kaj pritraktis tiun temon, pripensante apartan teorion, kiu ja ludis gravan rolon kaj por filozofoj, kaj por teologoj, kaj ankaŭ por ĉiutaga vivo de simplaj homoj. Temas ĉi tie pri Kierkegaard, laŭ kies teorio oni povas strukturigi nian vivon laŭ triajn sinsekvajn etapojn: la estetikan, la etikan, kaj la religian vivon.







4. Konferenco kaj seminario: Rozkrucaj tekstoj kaj rozkruca movado: ĉu lasta klopodo starigi interkonfesian kulturan diskutbazon antaŭ (kaj dum) la Tridekjara Milito?

(Roberto Tresoldi)

Official_insignia_of_the_Rosicrucian_OrderUniversitata fakulo, instruisto en italaj lernejoj, verkis plurajn librojn kaj artikolojn pri itala lingvo, teorio kaj praktiko de lernado kaj instruado, historio de ideoj, kulturhistorio, tradicia pensmaniero (esoterismo, alĥemio, kabalo).

En la dua jardeko de la dek-sepa jarcento aperis kelkaj verkoj, kiuj rakontis la agadon de mistera frataro, fondita en la dek-kvina jarcento, kies celo estus la renovigo de la homaro. Tiu renovigo baziĝus sur misteraj konoj de la fondinto, kaj sur principoj de klereco, scienco, toleremo kaj saĝeco. Kelkajn jarojn poste, aperis en Parizo pluraj manskribitaj afiŝoj, kiuj prezentis la Rozkrucan Ordenon al la publiko. Laŭ kelkaj kleruloj, temis ambaŭkaze nur pri bagatelaĵo, serĉo farita de tempoperduloj; laŭ aliaj, temis, male, pri atenco kontraŭ religio kaj la reguloj de tiama socio. Kelkaj homoj, fine, firme kredis, ke temas pri vere esotera movado por la renovigo de la homaro. Naskiĝis tiam la esotera mito de Rozkrucanoj, kiu dum jarcentoj influis la debaton kaj la scivolemon de pluraj kleruloj.




5. EU post Briteliro: ĉu nova lingvistika sistemo?

(Walter Bruno)

BREXITStudente di Giuriprudenza Comparata Europea e Transnazionale all’Università di Trento, membro della Commissione Relazioni Esterne di TEJO, Presidente di UniEK, Comunità Universitaria per l’Europa e l’Esperanto, Presidente Gioventù Federalista Europea Trento


Post la baloto dum junio 2016 je kiu Britujo decidis foriri EU-on, malfermiĝis debaton pri la lingvistika reĝimo de EU. Ni klarigu kaj pensu pri Kontraktoj, Regularoj kaj politiko: kia estos la estonteco de la angla? Ĉu Esperanto havas en Briteliro ĝian ŝancon? Sekvos malfermita debato






6. Ĉu ni pretas je grandaj ŝanĝoj?

(Peter Baláž)

pollutionPeter Baláž estas slovaka esperantisto kaj eldonisto loĝanta en Partizánske, kunordiganto de la edukprojekta asocio E@I (ekde 2005) kaj ĉeforganizanto de SES (ekde 2007) kaj KAEST (ekde 2010). Li estas estrarano de Eŭropa Esperanto-Unio (ekde 2005) kaj kunfondinto de Wikimedia Slovenská republika (2012). Li fondis kaj sekve aktivis en la estraro de Slovakia Esperanta Junularo (SKEJ) kaj nun estas prezidanto de Slovakia Esperanta Federacio (SKEF). Studis en Esperanto Interlingvistikajn studojn en UAM Poznan. Kelkaj liaj ŝatokupoj (krom EO): libroj, sci-fi filmoj, metala muziko, meditado. En la plebiscito de “La Ondo de Esperanto” li estis elektita Esperantisto de la jaro 2012. En 2016 li estis prezidanto de LKK de la 101-a UK en Nitro.

La mondo ŝanĝiĝas – kaj ni ŝajne alproksimiĝas al la „turnopunkto“, kiu povas havi du direktojn – al la pli bona kaj malpli bona socio, ol estas la ĝisnuna. Nia tero urĝe bezonas daŭripovan evoluon – ĉu ĝi realigeblas? Ĉu eblas havi samtempe ĉiam pli modernajn telefonojn kaj puran naturon? Kion ni (homaro) pleje bezonas nuntempe? Kiun vojon elekti? Kion fari kun sia vivo? Kiel agi, por vere plibonigi la mondon?
Diskutrondo pri aktualaj problemoj de la nuna epoko – venu esprimi ankaŭ vian opinion!







Etnismo_97

7. Prezentado de Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL) kaj ties revuo “Etnismo”

(Xabier Rico Iturriotz)

Xabier Rico Iturriotz (Gasteiz – Paesi Baschi, 1953) sin dalla laurea insegnante di storia e geografia in lingua basca. Membro del consiglio direttivo e tesoriere del Comitato Internazionale per le Libertà Etniche (IKEL). Si occupa inoltre della rivista della IKEL: Etnismo.

La Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL) estas esperantista organizo fondita en 1978 kiu pledas por la rajtoj de la etnaj minoritatoj, metante ĉiuj popoloj sur la sama nivelo de egaleco sen privilegioj kaj rasismaj distingoj. IKEL eldonas la revuon Etnismo kiu aperas du-trifoje jare: Etnismo