1. Piankoncerto

(Giorgio Di Nucci)

14089499_10208411514262715_1175161599_nNaskiĝinta en 1997, Giorgio Di Nucci studas pianon ĉe la Ŝtata Konservatorio “L. Perosi” en Campobasso, sekvadante la unuan universitatan jaron (eks-sesa jaro).
Furora Esperantisto ekde 2012, li estas pli kaj pli famiĝanta ene de la movado, jam ludinte lastjare en du Esperanto-renkontiĝoj kaj ludonte en aliaj tri ĉijare.




Koncerta Programo:
- Johann Sebastian BACH: Preludo kaj fugo je fa minora BWV 881 el “La bontemperita klavicembalo”, vol. II
- Ludwig van BEETHOVEN: unua movimento el Sonato por fortepiano n. 13 je Mi bemola maĵora op. 27 n. 1
- Fryderyk Franciszek CHOPIN: Studo je do minora op. 10 n.12
- Sergej PROKOFIEV: Sonato por fortepiano n. 1 je fa minora op. 1





2. Rêverie


questaRêverie estas profesia itala muzikgrupo etno-progresiva, kiu kunfandas diversajn muzikstilojn, tradiciajn kaj modernajn, kaj kantas diverslingve, inkluzive en Esperanto.
La grupon fondis en la 1996a la komponisto kaj gitaristo Valerio Vado, kaj konsistas nuntempe el kvar membroj (tri muzikistoj kaj unu aktoro). La engaĝiĝo de la grupo kun Esperanto pliprofundiĝis en 2011 post la publikigo de la dulingva (Esperanta-Itala) duobla albumo “Revado” kaj serio de koncertoj dum gravaj esperantistaj eventoj, i.a. la 96-a Universala Kongreso en Kopenhago.
Rêverie publikigis ses albumojn; inter ili, la tri plej gravaj estas, krom la citita Revado, Shakespeare, la donna, il sogno [Ŝekspiro: la virino, la sonĝo] (2008), dediĉita al la am-sonetoj de William Shakespeare kaj kantita en la Renesanca Angla, kaj Gnos Furlanis, il Timp dal Sium [Friulaj noktoj, la tempo de l'sonĝo] (2015), dediĉita al poetoj el la nord-orienta itala regiono Friulo, kantita en la Friula lingvo.
Parolas pri Rêverie du libroj (el Usono kaj Italio) dediĉitaj al progresiva muziko kaj unu (Italio) dediĉita al literaturo kaj poezio.
La diskoj de la grupo ricevis pozitivajn recenzojn en italaj, britaj, francaj, belgaj, koreaj, japanaj, barataj kaj Esperantistaj retejoj kaj revuoj.
Pluraj radiostacioj, en Italujo kaj eksterlande, elsendis kaj elsendas la muzikon de Reverie.

Koncerta Programo:
La tradezerta komercisto*
Plurmiljaraj knaboj*
Plurestantaj*
Kiam akvenos la fino*
Scjarazula marazula**
Pluvas rosmareno*
Reverie**
Aganis**
Cansoneta**
Al par amor**
Instants**
Ciant da li ciampanis**
Partigians**
Sonetto 47***
Sonetto 130***
Arkana belulino*
Danco de l’ maro*
[*el Revado, **el Gnos Furlanis, il Timp dal Sium, ***el Ŝekspiro: la virino, la sonĝo"]
Wikipedio de Rêverie
Oficiala Retejo
Facebook




3. Georgo Handzlik


Handzlik
Koncerto: La Bardo sen Barbo: Esperanta instruisto, eldonisto, aktoro kaj kantisto, kiu kun akompano de propra gitaro prezentas proprajn kantojn sur scenejoj de Esperantujo. Liaj kantoj rilatas ĉiujn facetojn de vivo de la verda popolo: jen la kanto memore al Ludoviko, jen moko pri centjariĝo de loka klubo, Kanto de morta lingvo, kreita nur el blasfemoj, rememoroj pri amikoj de iamaj kongresoj. Jam pli ol tridek jarojn la verda kantisto vagadas de lando al land’ tra esperantaj kluboj de kvar kontinentoj. Ankaŭ vi gustumu la etoson de la originala prezentado.


Monodrama spektaklo: Ludoviko – Lazaro: Tuta domo jam dormas, nur Ludoviko en sia kabineto, tradukas, rememoras, preparas medikamenton por… tion vi ekscios en la lasta sceno. Sed antaŭ tio vi aŭdos fascinan rakonton pri Bjalistokaj jaroj, pri Varsovio kaj Moskvo. Vi ekscios kiel naskiĝis la unua vorto de Esperanto, kion oni malpermesis al aŭtoro de Esperanto diri dum la Bulonja Kongreso kaj kial li portis surtuton. Mondmilito, memmortiĝo, tragedia amhistorio. Perditaj valizoj, spionaj kaj nespionaj pseŭdonimoj. Kaj en la maltrankvilaj jaroj Homo kiu malgraŭ prudento de la tuta mondo realigas sian knabetan revon. Kia li estis kuracisto kaj kia homo? Ĉu ni similas al samtempuloj de Zamenhof? Kion instruis nin la dudeka jarcento? Renkontiĝu kun La Majstro dum la monodrama spektaklo verkita speciale por Bjalistoka UK de Georgo Handzlik – La Bardo sen Barbo.
Aŭtoro: Georgo Handzlik
Reĝisoro: Kuba Abrahamowicz
Aktoras: Georgo Handzlik