Hotelo Playa


La Festivalejo elektita por la ĉi-jara evento situas en la komunumo de Rimini – kvartalo Viserbella, ĉe la maro , en loko konata en la tuta mondo pro la bunta oferto je amuziĝo, bongustaĵoj, profesieco en la servado de turistoj kaj mirinde varma akceptado. La Hotelo Playa ofertas plurajn varmigitajn ĉambrojn (kelkaj kun belega vidaĵo al la maro) kajn lumajn komfortajn komunajn salonojn. Krome, ties pozicio apud la urbocentro garantias interesan kvanton da esencaj servoj kaj vendejoj.

Ecoj de la konstruaĵo

La ejo konsistas je:
  • Ĉambroj je diversa nombro da litoj.
  • Restoracio.
  • Komunaj ejoj kie okazos la programeroj.

La ejo pretigos menuojn, eĉ veganajn, veĝetaranajn kaj senglutenajn.

Informoj pri la festivalejo

Adreso.Via Ilario Paglierani, 2, Rimini (RN)
Koordinatoj. 44°05’45.2″N 12°31’36.5″E
Telefonumero. +390541721705
Whatsapp. +393398524560
Retejo. https://hotelplayarimini.it.