Feriejo Santa Maria



La Festivalejo elektita por la ĉi-jara evento situas en la komunumo de Marina di Ascea [Aŝea], 2,5 km for de la maro, en rava loko, en la ombro de la jarcentaj olivarboj kiuj ekde la antikveco donacas al tiu ĉi lando unu el la ĉefaj produktaĵoj de la mediteranea dieto.
La Feriejo Santa Maria, kiu situas en la centro de la Cilento, enhavas grandajn subcielajn spacojn, lumplenajn ejojn kun multe da komfortaj servoj.
La festivalejo estas en granda monteta tereno, la pejzaĝo estas verda kaj silenta, tamen ties pozicio apud la urbocentro garantias interesan kvanton da esencaj servoj.

Ecoj de la konstruaĵo

La ejo konsistas je:

  • Loĝejoj je diversa nombro da litoj, dividitaj en pluraj palacetoj.
  • Restoracio kaj Manĝsalono, totale ĉirkaŭ 100 lokoj.
  • Komunaj ejoj kie okazos la programeroj.



La ejo pretigos menuojn, eĉ veganajn, veĝetaranajn kaj senglutenajn.

Informoj pri la festivalejo

- Adreso.Via della Bruca – 84046 Marina di Ascea (SA) – Campania
- Koordinatoj. 40°09’31.6″N 15°11’01.7″E
- Telefonumero. +39 0974 971925
- Retejo. http://www.resortsantamaria.it.