Informoj pri la festivalejo

Adreso.Via della Bruca – 84046 Marina di Ascea (SA) – Campania – Koordinatoj. 40°09’31.6″N 15°11’01.7″E – Telefonumero. +39 0974 971925 – Retejo. http://www.resortsantamaria.it.

Kiel Alveni

En tiu ĉi paĝo oni prezentas kelkajn eblecojn pri kiel atingi la urbon kiu gastigas la Festivalon. Por pliaj informoj pri veturebloj kaj horaroj ni invitas vin kontroli la jenajn retejojn: – Trenitalia, DB Bahn (trajnoj) La jenaj itineroj estis elektitaj surbaze de kosto, tempoŝparado kaj facileco. Krom se la malo estas indikita, ili validas ankaŭ reen. Ĝenerale, sendepende de la veturilo, oni konsilas flugi ĝis Napolo aŭ Salerno kaj de tie veturi trajne ĝis la stacidomo de Ascea.

AVIADILE

La flughavenoj plej proksimaj al Marina di Ascea estas 2: –Salerno Costa D’Amalfi; geografie estas la plej proksima, tamen la kvanto da flugoj kaj flugkompanioj disponeblaj estas malalta;

Napoli Capodichino; la plej granda kaj grava flughaveno de suda Italujo, kun granda oferto je flugoj kaj aerlinioj, ankaŭ malmultkostaj. Ĝi estas nia plej konsilinda opcio.

Aliaj gravaj flughavenoj estas tiuj de Romo (Fiumicino kaj Ciampino) kaj Bari (Palese)

De la flughaveno (ajna), veturu per naveda buso ĝis la urba stacidomo kaj de tie veturu trajne ĝis Ascea (el Napolo estas 1.44 h)

TRAJNE KAJ BUSE

La festivalejo estas ĉircaŭ 2,5 km for de la stacidomo de Ascea. La organizantoj disponos navedajn busojn por veturigi la partoprenantojn rekte al la festivalejon. Ĉiuj flughavenoj disponas je navedaj busoj por atingi la stacidomon de la urbo, la biletoj estas malmultkostaj kaj la veturadoj estas ĉiujn 20/30 minutojn kutime. Oni konsilas aĉeti la navedajn biletojn en la gazetbudoj de la flughavenoj por eviti krompagi ĝin en la buso.

AŬTE

– de la aŭtoŝosea elirejo A3 Battipaglia: km. 50 – de la rapid-ŝosea elirejo [“superstrada” en la itala] Vallo Scalo: km. 9