REGIONO KAMPANIO

Kampanio estas regiono de suda Italujo en kiu loĝas ĉirkaŭ ses milionoj da loĝantoj.

Ties historio estas nerompeble ligita al tiu de Italujo, ĉar ekde la 12a jarcento, kun la sinskevo de normanaj, anĝoinaj, aragonaj kaj borbonaj dinastioj, ĝis la reĝolando de Napolo kun ties ĉefurbo kaj kortego, ĝi iĝis unu el la plej gravaj kulturaj, artaj kaj ekonomiaj centroj de Eŭropo (la urbocentro de Napolo estas ankoraŭ la plej granda de la kontinento).
La kvanto kaj kvalito de la ofero pri manĝaĵo, kulturo, muziko kaj folkloro de la regiono estas praktike nekalkulebla, kaj ĉiu vizitanto povas trovi kion ajn ri serĉas.

ĈILENTO

La Ĉilento estas duonregiono de Kampanio en la provinco de Salerno, en la suda parto de la regiono, kiun UNESCO deklaris Tuthomara Heredaĵo.

Tra la montetoj kun olivarboj kiuj radikas sur la blua maro Tirreno, tra la arbaroj de kaŝtanarboj kaj ileksoj en kiuj fluas riveretoj, estas la Nacia Parko de Ĉilento kaj de la Valo de Diano, kun la arkeologiaj sitoj de Paestum kaj Velia, ekde 1998 en la listo de UNESCO.
La Ĉilenta Marbordo estas konata por la beleco de ĝiaj pejzaĝoj kaj dek el ĝiaj plaĝoj venkis la titolon de “Blua Flago”.

Multaj grekiaj kaj romiaj mitoj okazis en ties marbordoj: la plej famaj estas ja tiuj de Odiseado kaj Iliado, respektive la rakonto de la insulo de Sirenoj (en kiu Uliso decidas aŭskulti ilian belegan – tamen mortigan- kanton ligita al la masto de la ŝipo) kaj de Palinuro, stiristo de la ŝipo de Enea kiu mortfalis en la lokajn akvojn kaj gajnigis al la loko de Capo Palinuro sian nomon.
Preter legendoj, la loko estasloĝata de la homaro ekde la paleolitika aĝo, kaj ties teron surpaŝis romiaj kaj grekaj militistoj, filozofoj de la Eleatia skolo, Longobardaj kaj Borbonaj suvereno kaj…sennombraj protektataj specoj da bestoj, kiuj igis la Nacian Parkon de Ĉilento gravegan biosferan rezervejon.

AŜEA KAJ MARINA DE AŜEA

Aŝea estas komunumo de ĉirkaŭ 5800 loĝantoj en la Nacia Parko de Ĉilento kaj Valo de Diano.

Fondita sur la restaĵoj de la apuda urbo de Elea-Velia, kies ruinoj estas ankoraŭ perfekte konservataj kaj viziteblaj, havas inter ties gravuloj ankaŭ la filozofo Parmenide, urbestro de la antikva Vele.
Hodiaŭ la urbo estas fama turistika loko, perfekta por la IJF 2018!