Unuiĝo aŭ sendependo?

 

Ĉiam pli ofte ni devas konfrontiĝi kun tiu tikla demando, ĉu resti kune, ĉu sendependiĝi?

Pli kaj pli da popoloj petas sendependecon aŭ aŭtonomecon, pli kaj pli grandiĝas la defio resti kune. Kaj tio okazas ne nur en politiko sed ĉie en la vivo, kaj en laborejo kaj en familio kaj en amrilatoj, kaj eĉ en nia Esperantujo

Kiuj estas la avantaĝoj de ambaŭ la flankoj? Kaj la malavantaĝoj? Ĉu eblas esti kune kaj samtempe sendependaj? Ĉu eblas kontentigi ĉies postulojn?

Venu al la 42a IJF por alporti vian vidpunkton kaj ekkoni la aliajn!