Trejnado pri atentema kunestado, alirebleco kaj egala komunikado.

Dum la Internacia Junulara Festivalo, kadre de Erasmus+ projekto “Florigu Egalecon inter Junuloj (FEJ)”, okazos trejnado pri atentema kunestado, alirebleco kaj egala komunikado.

En pluraj Esperanto-aranĝoj jam funkcias tia sistemo, en kiu pli spertaj partoprenantoj (tiel nomataj “anĝeloj”) volontule helpas al novuloj solvi malfacilaĵojn dum la evento.

Tiu estas bona sistemo, sed foje estas malfacilaĵoj, kiujn oni ne povas solvi simple per bonaj intencoj, ekz. seksĝenado, kiel helpi al handikapulo, kiel helpi al homoj de aliaj kulturaj fonoj. Oni volas evoluigi la sistemon.

Dum ĉi tiu trejnado vi kunkreos novan sistemon, por establi pozitivan, helpeman, sekuran kaj egalan etoson dum Esperanto-aranĝoj. Dum la trejnado ĉe IJF vi fariĝos unu el la “novaj anĝeloj”, sed la projekto daŭros post IJF, kun celo plibonigi tiajn kondiĉojn ĝenerale en Esperantujo.

Jen provizora programo:

  • Atentema kunestado – ĝeneralaj scioj pri homoj de diversaj aksoj de diskriminacio. Kiel respekti tiujn grupojn kaj batali diskriminacion kontraŭ ili.
  • Egala komunikado – kiel homoj superregas aliajn, kaj kiel batali tion. Kiel efike kaj etike subteni viktimojn de diskriminacio. Kion signifas konsento kaj kial tio gravas.
  • Alirebleco – kiel krei kondiĉojn, por ke pli da homoj el diversaj fonoj partoprenu kaj plenĝuu eventojn.

Ni serĉas partoprenantojn, kiuj estos diligentaj kaj laboremaj pri siaj roloj. Jam antaŭ la trejnado vi ricevos dokumentojn, kiujn necesos legi antaŭ ol alveni. Fine de la trejnado vi ricevos diplomon, kaj ni esperas, ke vi ekagos jam dum la ĉijara Internacia Junulara Kongreso en Hispanio, kaj ĝenerale pri la projekto ene de Esperantujo.

La limdato por aliĝi estas la 18a de Marto.

Ligilo por aliĝi: https://goo.gl/forms/3NnqZ0twJ498jz313
Se vi legas la priskribon kaj interesiĝas partopreni kiel (partatempa) trejnisto, iru al la aliĝilo por trejnistoj: https://goo.gl/forms/AM9u1p8sMxFYeiVY2

Internacia Trinkomanĝa Nokto.

La Trinkomanĝa Nokto estas unu el la plej amuzaj kaj atenditaj eventoj de IJF: temas pri vespero en kiu oni proponas ĉiulandajn specialaĵojn kaj trinkaĵojn, je dispono de ĉiuj partoprenantoj.
Granda tablo estas aranĝita por ĉiuj manĝaĵoj laŭ land-devena regulo; poste la prezentisto petos priskribojn de ĉiu plado kaj fine la manĝegado oficiale komenciĝos!
Ni rememorigas vin ke ankaŭ tiu ĉi programero estas farata de la partoprenantaro: ni rekomendas kunporti diversajn kaj bongustemajn specialaĵojn el via lando, por ke la aliaj esperantistoj povu ekkoni vian kuiraratan kulturon!